Saltu al enhavo

Paĝo:Vogt - Nepre konfidenca raporto, 1928.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

li havas kaj proprajn ideojn kaj pretecon akcepti alies konsilojn – tute kontraste al S-ro Jakob.

Estas ankoraŭ kelkaj aferoj menciindaj pri la ceteraj personaj cirkonstancoj: Ekzistas oficistoj tie, kiuj, mezurate per germanaj salajroj – estas tre kare pagataj. Oni certigis al mi – kaj ĝi meritas kredon –, ke en Ĝenevo la Ligo de Nacioj kulpas pri la nekredebla altiĝo de la salajroj. Ekzemple kunlaborantino de S-ro Jakob ricevadas 350 fr. monate. S-ro Jakob plendegas, ke la financaj cirkonstancoj ne permesas al li dungi sufiĉan ofcistaron. Povas esti ke la oficistaro estas iom tro malmulta rilate al la laborkvanto. Mi tamen ne mistaksos, asertante ke la aktuala oficistaro povus plenumi 50% pli da laboro, se la organizado kaj la direktivoj por ĝi estus sur taŭga nivelo.

Tiom pri la ĝenerala stato en Ĝenevo. Detale mi traktos ankoraŭ la sekvantajn punktojn:

1.) Respondkuponoj. La respondkuponoj ne trovis la atenditan interesiĝon. Entute cirkulas eble por 1000 frankoj deponitaj sur la banko, laŭ certigo de S-ro Jakob.

2.) La Hodler-a heredaĵo. Tiu ĉi heredaĵo estas sub administrado de S-ro Stettler. Laŭ ties deziro mi kontrolis ĉiujn dokumentojn pri la ekzisto de la Hodler-a heredaĵo pecon post peco kaj devas konfirmi ke tiu administrado estas verdire pedante preciza kaj senmanka. Troviĝas kvitanco pri ĉiu monereto kiu envenis aŭ elspeziĝis. La esperantistaro povas esti konvinkita, ke ĝi ne povus havi pli bonan zorganton pri tio ol S-ron Stettler. Sendube la posedaĵo estus jam forspezita, se S-ro Stettler ne energie estus metinta halton. Hodiaŭ estas ne tute 80.000 frankoj el origina posedaĵo de 180.000 frankoj. Ĉirkaŭ 40.000 fr. kostis la heredimpostoj kaj la procesoj por heredi. La resto estis elspezita de UEA en la jaroj 1922, 23, 24 kaj 25 por kovri la deficitojn. Krome oni konsideru, ke ankaŭ la rento de la tuta heredaĵo foruziĝis. Tiun ĉi deficitekonomion oni nun energie ĉesigis. UEA ricevadas nun nur la renton. Estus dezirinde ŝpari ankaŭ tiujn elspezojn metante la renton al la kapitalo aŭ uzi por specialaj celoj. UEA devos propraforte stari sur la piedoj.

3.) De S-ino Morris estis donita prunto de 10.000 fr. por bibliografiservo (kompendio pri la evoluo de la mondlingvo). Tiu sumo estas en la manoj kaj sub administrado de UEA. La laborojn mem plenumas speciala oficisto, S-ro Stojan, kiu estas pagata el tiu fonduso.

Apud tiu ĉi prunto, S-ino Morris disponigis por tutmonda servo pliajn 100 dolarojn kiuj en du pagoj estis pludonitaj al Prof. Dietterle.

4.) UEA administras ankaŭ la t.n. garantikapitalon, t.e. kapitalo akumuliĝinta per Dumvivaj Membroj. Laŭ S-ro Jakob ĝi ampleksis ê. 20.000 fr. deponitajn ĉe Banque Fédérale. Iujn dokumentojn pri tio oni ne vidigis al mi, nek pri la ceteraj banko-bonhavoj kiuj laŭ S-ro Jakob nune sumiĝas je 40.000 fr.