Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/105

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konfesprenanto, facile min delogis. La sekvoj estis teruraj; mi estis devigata foriri el la kastelo kelke da tempo post kiam la barono forpelis vin per fortaj piedbatoj sur la postaĵon. Se fama kuracisto ne kompatus min, mi mortus. Dum kelka tempo mi estis pro dankemo la amaĵistino de tiu kuracisto. Lia edzino, kiu estis furioze ĵaluza, senkompate batis min ĉiutage; ŝi estis ia furio. Tiu kuracisto estis la plej malbela el ĉiuj viroj, kaj mi la plej malfeliĉa el ĉiuj virinoj, konstante ricevante batojn pro viro, kiun mi ne amas. Vi scias, sinjoro, kiom danĝeras por disputema virino esti la edzino de kuracisto. Ĉi tiu, indignigite de la farmanieroj de sia edzino, iun tagon, kiam ŝi havis malgravan malvarmumon, donis al ŝi kuracilon tiom efikan, ke ŝi mortis en la daŭro de du horoj en teruraj konvulsioj. La parencoj de la sinjorino iniciatis al la sinjoro prokriman proceson; li forkuris, kaj mi estis metata en malliberejon. Mia senkulpeco ne savus min, se mi ne estus iom beleta. La juĝisto liberigis min, kondiĉe, ke li anstataŭos la kuraciston. Mi baldaŭ estis trudanstataŭata de konkurantino, forpelata sen rekompenco, kaj devigata daŭrigi ĉi tiun abomenindan metion, kiu ŝajnas plaĉa al vi, viroj, kaj kiu estas por ni nur abismo el malŝatindoj. Mi iris al Venezio por praktiki la profesion. Ha! sinjoro, se vi povus imagi, kiom estas malagrable esti devigata sendiference karesi maljunan marĉandiston, advokaton, monaĥon, gondoliston, abaton; esti en la risko ricevi ĉiajn insultojn, ĉiajn malagrablojn; esti alkondukata al tio, ke mi devas ofte pruntepreni jupon por atingi, ke iu naŭza viro ĝin suprenlevu; esti de iu ŝtelata el tio, kion oni gajnis kun aliu; esti perforte devigata pagi al policoficiroj, kaj havi kiel perspektivon nur teruran maljunecon, hospitalon, sterkon, vi