Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/107

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malbonaj predikoj, kiuj havigis al mi iom da mono, kies duonon ŝtelis de mi la prioro; la resto utilas al mi por aĉeti la karesojn de publikulinoj; sed, kiam mi revenas vespere en la monaĥejon, mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn de l’dormejo; kaj ĉiuj miaj kolegoj havas saman emon.

Marten, sin turnante al Kandid kun sia kutima flegmo, diris al li:

— Nu! ĉu mi ne gajnis la tutan veton?

Kandid donis du mil piastrojn al Paket kaj mil piastrojn al frato Levkojo.

— Mi certigas al vi, li diris, ke per tio ili estos feliĉaj.

— Tion mi tute ne kredas, diris Marten; eble per tiuj piastroj vi atingos, ke ili estos eĉ pli malfeliĉaj.

— Okazos trafe-maltrafe, diris Kandid; sed unu afero konsolas min, mi vidas, ke oni ofte retrovas personojn, kiujn oni opiniis neniam retrovi; povos okazi, ke retrovinte mian ruĝan ŝafon kaj Paket, mi renkontos Kunegond.

— Mi deziras, diris Marten, ke iam ŝi feliĉigu vin; sed pri tio mi tre dubas.

— Vi estas tre malmolkora, diris Kandid.

— Tial ke mi havas sperton pri la vivo, diris Marten.

— Sed rigardu ĉi tiujn gondolistojn, diris Kandid; ĉu ili ne senĉese kantas?

— Vi ne vidas ilin en ilia hejmo, kun iliaj edzinoj kaj iliaj buboj, diris Marten. La doĝo havas siajn ĉagrenojn, la gondolisto havas la siajn. Estas vere, ke ĉio konsiderite, la sorto de gondolisto estas preferinda je tiu de doĝo; sed mi opinias, ke la diferenco estas tiom malgranda, ke ne valoras la penon ekzameni la aferon.