Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/125

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Estas vere, diris Panglos, ke vi vidis min pendigata; normale mi devus esti bruligata; sed vi memoras, ke pluvegis, kiam oni estis min kuironta: la pluvego estis tiom fortega, ke oni devis rezigni, ekbruligi la fajron; mi estis pendigata, tial ke oni ne povis pli bone fari: ĥirurgo aĉetis mian korpon, kunportis min hejmen kaj min sekcis. Li unue faris krucforman entranĉon de la umbiliko ĝis la ŝlosilosto. Ne estis eble sperti pli fuŝan pendigadon ol la mian. La ekzekutisto de la sankta Inkvizicio, kiu estis sub-diakono, treege lerte bruligis la homojn, sed li estis sensperta por ilin pendigi: la ŝnuro estis malseka kaj malbone ŝoviĝis, ĝi estis fuŝe nodita; fakte mi ankoraŭ spiris: la krucforma entranĉo igis min tiom forte ekkrii, ke la ĥirurgo falis renverse, kaj, kredante, ke li sekcis la diablon, li forkuris mortante pro timo, kaj denove falis sur la ŝtuparon, forkurante. Pro la bruo lia edzino alkuris el najbara ĉambreto; ŝi vidis min sternita sur la tablo kun mia krucforma entranĉo: pli ol ŝia edzo ŝi ektimis, forkuris, kaj falis sur lin. Kiam ili iom rekonsciiĝis, mi aŭdis la ĥirurginon[1], kiu diris al la ĥirurgo: »Mia bona, kial do vi volas sekci herezulon? Ĉu do vi ne scias, ke la diablo ĉiam estas en la korpo de tiaj homoj? Rapide mi iras serĉi pastron, por lin ekzorcizi.« Ĉe tiu parolo mi timtremegis kaj mi streĉis miajn malmultajn restantajn fortojn por ekkrii: »Kompatu min!« Fine la sekcisto plikuraĝiĝis; li kudris mian haŭton; eĉ lia edzino prizorgis min; post dek-kvin tagoj mi povis ellitiĝi. La sekcisto trovis por mi okupon, kaj mi fariĝis lakeo de Kavaliro de Malto, kiu veturis al Venezio; sed ĉar mia mastro, ne havis monon por min salajri, mi dungiĝis

  1. Ĥirurgiedzinon.