Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/126

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉe venezia komercisto, kaj mi akompanis lin al Konstantinopolo.

»Iun tagon ekkaptis min la kaprico eniri moskeon; tie estis nur maljuna pastro kaj juna tre bela bigotino, kiu preĝadis; ŝia brusto estis tute nekovrita; ŝi havis inter siaj du mamoj belan bukedon el tulipoj, el rozoj, el anemonoj, el ranunkoloj, el hiacintoj kaj el aŭrikuloj; ŝi lasis fali sian bukedon; ĝin mi levprenis kaj remetis kun tre respekta servemo. Mi estis tiom longtempe por ĝin remeti, ke la pastro ekkoleris, kaj vidante, ke mi estas kristano, li vokis por helpo. Oni kondukis min al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent latobatojn sur la plandojn kaj sendis min kiel punlaborulon sur galeron. Mi ĝuste estis katenita en la sama galero ĉe la sama benko kiel S-ro barono. Estis sur tiu galero kvar junuloj el Marsej[1], kvin pastroj el Napoli, kaj du monaĥoj el Korfu, kiuj diris al ni, ke similaj aventuroj okazas ĉiutage. S-ro barono pretendis, ke li spertis pli grandan maljustaĵon ol mi; mi pretendis, mi, ke certe estis pli permesate remeti bukedon sur la bruston de virino ol esti tute nuda kun ikoglano. Ni senĉese disputis, kaj ni ricevis dudek batojn per bovtendeno ĉiutage, kiam la interligo de la okazoj el ĉi tiu universo kondukis vin en nian galeron, kaj kiam vi reaĉetis nin.«

— Nu! mia kara Panglos, diris al li Kandid, kiam vi estis pendigata, sekcata, trabategata kaj remadis en galero, ĉu vi pensis, ke ĉio iris plej bone?

— Mi ĉiam restas ĉe mia unua opinio, respondis Panglos, ĉar fine mi estas filozofo: ne konvenas, ke mi malkonfirmu, kion mi diris, ĉar Lajbnic ne povis mal-

  1. France: Marseille.