pravi, kaj la antaŭe starigita harmonio estas cetere la
plej bela afero en la mondo, same kiel la pleno kaj la
subtila materio[1].
Dum Kandid, la barono, Panglos, Marten kaj Kakambo
rakontis siajn aventurojn, dum ili rezonadis pri
malnecesaj kaj necesaj okazoj de ĉi tiu universo, dum
ili disputis pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la morala
malbono kaj la fizika malbono, pri la libero kaj la
neceso, pri la konsoloj, kiujn oni povas sperti, kiam oni
estas punlaborulo sur galero en Turkio, ili atingis la
bordon de la Propontid ĉe la domo de la princo de
Transilvanio. La unuaj vidaĵoj estis Kunegond kaj la
maljunulino, kiuj etendis sur ŝnurojn viŝtukojn, por ke
ili sekiĝu.
Ĉe tia vido la barono paliĝis. La molkora amanto Kandid, vidante sian belan Kunegond malheliĝinta, kun okuloj ruĝrandaj, kun platiĝinta brusto, kun sulketiĝintaj vangoj, kun brakoj ruĝaj kaj skvamaj, tripaŝe malantaŭen iris, kaptite de abomeno, kaj poste antaŭeniris pro bona konduto. Ŝi kisis Kandid kaj sian fraton; oni kisis la maljunulinon: Kandid reaĉetis ambaŭ.
En la najbaraĵo estis malgranda farmbieno; la maljunulino
proponis al Kandid, ke li kontentiĝu per ĝi,
- ↑ La »pleno« (t. e. la neekzisto de la vakuo en la universo) kaj la »subtila materio« (t. e. materio en stato ne perceptebla al niaj sensoj) estas du hipotezoj, per kiuj la filozofo Kartezio (france: Descartes) konstruis sian fizikan sistemon, kaj pri kiuj Voltero mokas, ĉar ili estas tiel malmulte pruvitaj, kiel la Lajbnica »antaŭe starigita harmonio«.