Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Kaj via frato?

— Mia frato ankaŭ estis mortigata.

— Kaj kial vi estas en Portugalio? Kaj kiel vi eksciis, ke ankaŭ mi estas tie? kaj pro kia stranga aventuro vi kondukis min en ĉi tiun domon?

— Mi klarigos al vi ĉion, respondis la sinjorino, sed antaŭe vi devas rakonti ĉion, kio okazis al vi depost la senpeka kiso, kiun vi donis al mi kaj la piedbatoj, kiujn vi ricevis.

Kandid respektplene respondis; kaj, kvankam konsternita li estis, kvankam malforta estis lia voĉo, kvankam lia spino ankoraŭ doloretis, li rakontis ĉion, kion li spertis depost la momento de ilia disiĝo. Kunegond ĉielen levis la okulojn; ŝi larmis, eksciante pri la morto de la bona anabaptisto kaj de Panglos, post tio ŝi parolis jene al Kandid, kiu aŭskultegis kaj avidege ŝin rigardis.

ĈAPITRO VIII
Historio de Kunegond

»Mi estis en lito kaj dormegis, kiam plaĉis al la Ĉielo sendi Bulgarojn en nian belan kastelon de Thunder-ten-tronckh; ili tranĉis la gorĝon de mia patro kaj de mia frato, kaj dispecigis mian patrinon. Iu granda Bulgaro, ses futojn alta, konstatante, ke ĉe tia spektaklo mi senkonsciiĝis, ekkomencis min seksperforti; tio redonis al mi la konscion, mi kriis, baraktis, mordis, ungovundetis, mi volis elŝiri la okulojn de tiu granda Bulgaro, ne sciante, ke tio, kio okazis en la kastelo de mia patro, estis kutima afero: la perfortulo trabatis