Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

devenon; li klarigis, ke estas ne inda je mia rango aparteni al izraelido. Je lia nomo oni proponis al don Isaĥar, ke li transcedu min al la sinjorego.

»Don Isaĥar, kiu estas la bankiero de la kortego kaj influhava persono, ne konsentis tian proponon. La inkvizitoro minacis lin je bruligo. Fine la judo timigite faris kontrakton, laŭ kiu la domo kaj mi komune apartenos al ambaŭ; ke la judo estos la ĝuanto lunde, merkrede kaj sabate, kaj la inkvizitoro dum la aliaj tagoj. Jam de ses monatoj daŭras tiu konvencio. Ne sen interdisputoj: ĉar ofte estis malfacile decidi, ĉu la nokto de sabato ĝis dimanĉo apartenas al la malnova leĝo aŭ al la nova. Ĝis nun mi rezistis al ambaŭ; kaj mi kredas, ke pro tio mi ĉiam estis amata.

»Fine, por forigi la malfeliĉegon, kiun kaŭzas tertremoj kaj timigi don Isaĥar, plaĉis al sinjorego la inkvizitoro solene fari bruligon. Li honoris min per invito. Tre bonan lokon mi ricevis; oni alportis al la sinjorinoj refreŝigaĵojn inter la diservo kaj la ekzekuto. Verdire mi sentis abomenon, vidante bruli tiujn du judojn kaj tiun honestan Biskajanon, kiu edziĝis kun sia sambaptopatrino, sed kia estis mia surprizo, mia teruro, mia maltrankvilo, kiam mi vidis en »san-benito« kaj sub mitro, vizaĝon, kiu similis al tiu de Panglos! Mi frotis al mi la okulojn, atente rigardante, mi vidis lin pendigita; mi svenis. Apenaŭ mi estis rekonsciiĝinta, ke mi ekvidis vin senvestigita, tute nuda: tio estis plej alta grado da abomeno, da konsterno, da doloro, da malespero. Mi diros al vi, ke via haŭto vere estas eĉ pli blanka kaj havas karnokoloron pli perfektan ol tiu de mia kapitano de Bulgaroj. Tia vido duobligis ĉiujn sentojn, kiuj min premŝarĝis, kiuj min forkonsumis. Mi