Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiuj vestis kaj senvestigis min, ekstazis rigardante min de antaŭe kaj de malantaŭe; kaj ĉiuj viroj deziris esti ĉe ilia loko.

»Mi fianĉiniĝis kun princo, suvereno de Masa-Karara: kia princo! tiel bela, kiel mi, knedita el mildo kaj plaĉo, distinginda pro sprito kaj ardanta pro amo; mi amis lin, kiel oni amas la unuan fojon, kiel idolon, kun malmodero. La edziĝo estis preparita: ĝi estis nepriskribebla pompo, ĝi estis festoj, karuseloj, senĉesaj opero-burleskoj; kaj la tuta Italio verkis por mi sonetojn el kiuj ĉiuj staris super la nivelo de mezbono. Alproksimiĝis la momento de mia feliĉo, kiam maljuna markizino, kiu estis estinta amdonantino al mia princo, invitis lin al si por trinki ĉokoladon: li mortis en malpli ol duhora tempo kun teruraj konvulsioj; sed tio estis nur bagatelo. Mia patrino, malesperigite, kaj malpli afliktite ol mi, volis fortiri min dum kelka tempo el tiu restadejo tiom pereiga. Ŝi havis tre belan bienon apud Gaieta; ni ekvojaĝis per landa galero, kiu estis orumita kiel la altaro de Sankta Petro en Romo. Jen korsara ŝipo el Sale[1] rapidege alkuras kaj nin atingas; niaj soldatoj sin defendas kiel la soldatoj de l’papo: ili ĉiuj surgenuiĝis, forĵetante siajn armilojn kaj petante al la korsaro absolvon in articulo mortis[2].

»Tuj oni senvestigas ilin, kaj ili aperas nudaj kiel simioj, kaj ankaŭ mian patrinon, ankaŭ niajn akompanantinojn kaj ankaŭ min. Estas admirinda afero la diligento, laŭ kiu tiuj sinjoroj senvestigas personojn; sed kio pli surprizis min estis, ke al ni ĉiuj ili metis fingron en iun lokon, kien ni, virinoj, ordinare lasas

  1. Maroka urbeto.
  2. En la horo de la morto. — Trad.