Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/49

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

rondiris Afrikon, Azion kaj Eŭropon, ekfuriozis en Alĝero. Vi vidis tertremojn; sed, fraŭlino, ĉu vi jam spertis peston?

— Neniam, respondis la baronino.

— Se vi ĝin spertus, daŭrigis la maljunulino, vi devus konfesi, ke ĝi superas tertremon. Ĝi estas tre ofta en Afriko; ĝi atakis min. Imagu la situacion de filino de papo, dekkvinjara, kiu en trimonata tempo spertis malriĉon, sklavecon, seksperforton preskaŭ ĉiutage, vidis sian patrinon kvaronigita, suferis malsaton kaj militon, kaj pestule mortiĝas en Alĝero. Tamen tiu pesto ne mortigis min, sed mian eŭnukon, la guberniestron kaj preskaŭ la tutan hareman virinaron.

»Kiam la unuaj difektegoj de tiu terura pesto malaperis, oni vendis la sklavojn de la guberniestro. Komercisto aĉetis min kaj kondukis min al Tuniso; li vendis min al alia komercisto, kiu revendis min en Tripoliso; el Tripoliso mi estis revendata en Aleksandrio, el Aleksandrio denove mi estis vendata en Smirno, de Smirno al Konstantinoplo. Fine mi apartenis al iu estro de janiĉaroj al kiu oni baldaŭ ordonis, ke li iru defendi Azov sieĝatan de la Rusoj.

»La janiĉarestro, kiu estis tre amaĉema viro, kondukis kun si ĉiujn siajn virinojn, kaj loĝigis nin en malgranda fortikaĵo, kuŝanta sur la Palus-Meotides, kiu estis gardata de du negraj eŭnukoj kaj de dudek soldatoj. Oni mortigis eksterordinaran kvanton da Rusoj, sed ili malavare repagis al ni. Azov brulis kaj dronis en sango[1], kaj oni atentis nek pri sekso, nek pri aĝo; restis nur nia malgranda fortikaĵo; la malamikoj provis venki

  1. La urbo Azov fatkte estis sieĝata de la Rusoj dum tuta jaro kaj kapitulacis en 1696. — Trad.