Aŭdinte la rakonton de la maljunulino, la bela
Kunegond faris al ŝi ĉiujn ĝentilaĵojn, kiujn oni ŝuldas
al persono de ŝia rango kaj merito. Ŝi akceptis la proponon;
ŝi instigis ĉiujn pasaĝerojn unu post alia, ke ili
rakontu siajn aventurojn. Kandid kaj ŝi konfesis, ke la
maljunulino estas prava. »Estas tre domaĝe, diris Kandid,
ke la saĝa Panglos estis kontraŭkutime pendigata
ĉe bruligo; li dirus al ni admirindajn parolojn pri la
fizika kaj morala malbono, kiu kovras la teron kaj la
maron, kaj mi havus sufiĉe da forto por kuraĝi respektplene
eldiri al li kelkajn kontraŭparolojn.«
Dum ĉiu eldiris sian rakonton, la ŝipo antaŭeniris. Oni albordiĝis en Bonaero[1]. Kunegond, kapitano Kandid kaj la maljunulino iris al la domo de la guberniestro Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza. Tiu sinjoro havis fieron konvenan por homo posedanta tiom da nomoj. Li parolis al la viroj kun plej nobla malŝato, portante la nazon tiom alten, tiom malkompateme laŭtigante la voĉon, tiom impone parolante, afektante irmanieron tiom malhumilan, ke ĉiuj, kiuj salutis lin, sentis emon lin bati. Li pasiege ŝatis la virinojn. Kunegond ŝajnis al li esti tio, kion li vidis plej bela. Lia unua parolo estis por demandi ĉu ŝi estas la edzino de la kapitano. La mieno, laŭ kiu li faris tiun demandon, timigis Kandid; li ne kuraĝis diri, ke ŝi estas lia edzino, ĉar efektive ŝi ne
estis tia; li ne kuraĝis diri, ke ŝi estas lia fratino, tial
- ↑ Buenos-Aires.