Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en Vismar, en Lajpcig, en Kasel, en Utreĥt, en Lejden, en Hag, en Roterdam: mi maljuniĝis en mizero kaj en malhonoro, havante nur duonan postaĵon, ĉiam memorante, ke mi estas filino de papo; centfoje mi volis min mortigi, sed mi ankoraŭ ŝatis la vivon. Tiu ridinda malforto estas eble unu el niaj plej pereigaj inklinoj: ĉu ja estas pli granda stultaĵo ol voli senĉese porti ŝarĝon, kiun oni ĉiam volas ĵeti teren; havi abomenon por sia vivo, kaj voli ĝin konservi; resume karesi la serpenton, kiu formanĝas nin, ĝis kiam ĝi estas formanĝinta al ni la koron?

»En la landoj, kiujn la sorto igis min travojaĝi, kaj en la drinkejoj, kie mi estis servistino, mi vidis eksterordinaran nombron da personoj, kiuj havis abomenegon por sia ekzisto; sed mi vidis nur dek du, kiuj memvole faris finon al sia mizero: tri negroj, kvar Angloj, kvar Ĝenevanoj kaj unu germana profesoro nomita Robek[1].

»Laste mi fariĝis servistino ĉe la judo don Isaĥar; li metis min je via dispono, mia bela fraŭlino; mi ligis min al via sorto, kaj mi estis pli okupata per viaj aventuroj ol per miaj. Mi eĉ neniam parolus al vi pri miaj malfeliĉoj, se vi ne incitus min iomete, kaj se ne estus kutimo sur ŝipo fari rakontojn por sin distri. Fine, fraŭlino, mi havas sperton, mi konas la homojn; donu al vi distron, instigu ĉiun pasaĝeron, ke li rakontu pri sia vivo; kaj se troviĝos unu sola, kiu ne ofte malbenis sian ekziston, kaj kiu ne ofte diris al si, ke li estas la plej malfeliĉa inter la homoj, ĵetu min en la maron kun la kapo antaŭen.«

  1. Germane: Robeck; li verkis latine libron per kiu li faris apologion pri memmortigo, kaj sin dronigis en la rivero Veser ĉe Bremen dum la jaro 1735.