Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La maljunulino tre prave divenis, ke la monon kaj la diamantojn de Kunegond ŝtelis iu grandmanika kordeliero en la urbo Badajozo, kiam ŝi rapideme forkuris kun Kandid. Tiu monaĥo provis vendi kelkajn el la gemoj al iu juvelisto. La komercisto rekonis ilin kiel apartenantajn al la granda inkvizitoro. La kordeliero, antaŭ ol esti pendigata, konfesis, ke li ŝtelis ilin: li sciigis pri la personoj kaj pri la vojo, kiun ili iris. La forkuro de Kunegond kaj de Kandid jam estis konata. Oni sekvis ilin ĝis Kadiz; oni sendis, sen ia prokrasto, ŝipon por persekuti ilin. La ŝipo jam estis en la haveno de Bonaero. La famo disvastiĝis, ke iu alkado estis elŝipiĝonta, kaj ke oni persekutas la murdintojn de sinjorego la granda inkvizitoro. La prudenta maljunulino tuj vidis tion, kio estas farenda. »Vi ne povas forkuri, ŝi diris al Kunegond; ne estas vi, kiu mortigis la sinjoregon; kaj cetere la guberniestro, kiu vin amas, ne permesos, ke oni malbone traktu vin; restu.« Tuj ŝi kuras al Kandid: »Forkuru, ŝi diris, aŭ post unu horo vi estos bruligata«. Ne estis perdota momento; sed kiel disiĝi de Kunegond, kaj kien rifuĝi?

ĈAPITRO XIV
Kiel Kandid kaj Kakambo estis akceptataj ĉe la jezuitoj de Paragvajo

Kandid estis kondukinta kun si serviston tiaspecan, kian oni multe trovas ĉe la hispanaj marbordoj kaj en la kolonioj. Li estis kvarone Hispano, estante naskigita de mestizo en Tukuman; li estis akolito, preĝeja pedelo, maristo, monaĥo, leterportisto, soldato, lakeo. Li nomiĝis Kakambo, li tre ŝatis sian mastron, tial ke lia mastro