Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estis ĉirkaŭitaj de kvindeko da Grandoreluloj tute nudaj, armitaj per sagoj, frapilegoj kaj hakiloj el ŝtono: unuj boligis akvon en granda kaldrono; aliaj pretigis rostostangojn, kaj ĉiuj kriis: »Ĝi estas jezuito, ĝi estas jezuito! ni estos venĝataj, kaj havos bonan manĝon; ni manĝu jezuitaĵon, ni manĝu jezuitaĵon!«[1]

— Mi jam diris al vi, mia kara mastro, ekkriis Kakambo, ke tiuj du junulinoj insidos al ni.

Kandid ekvidante la kaldronegon kaj la rostostangojn, ekkriis:

— Ni certe estos ĉu rostataj, ĉu boligataj. Ha! kion dirus majstro Panglos, se li vidus, kiel kondutas primitivuloj? Ĉio estas bona, konsentite; sed mi konfesas, ke estas tre kruele esti perdinta F-inon Kunegond kaj esti rostota de Grandoreluloj.

Kakambo neniam perdis sian memregon. Li diris al la malĝojigita Kandid:

— Ne malesperu; mi iomete komprenas la ĵargonon de ĉi tiuj popoloj; mi tuj parolos al ili.

— Ne forgesu, diris Kandid, admone komprenigi al ili, ke ili kondutas terure malhumanece, kuirante homojn, kaj ke tio estas tute nekristana.

»Sinjoroj, diris Kakambo, ĉu do vi hodiaŭ intencas manĝi unu jezuiton? nu, bone; nenio estas pli justa ol tiel trakti siajn malamikojn. Efektive la natura juro instruas al ni mortigi nian proksimulon, kaj tiel oni agas sur la tuta tero. Se ni ne profitas nian rajton ĝin manĝi, estas pro tio cetere, ke ni havas bonan alian manĝon; sed vi ne havas samajn vivrimedojn kiel ni: certe estas preferinde manĝi siajn malamikojn ol forlasi

  1. Tio estas unu el la unuaj fortegaj atakoj de la filozofoj kontraŭ la jezuitoj, kiuj, per siaj denuncoj, malpermesigis la publikadon de la Enciklopedio. — Trad.