Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sinjoro, respondis Marten, miaj pastroj kulpigis min, ke mi estas socinano; sed fakte mi estas maniĥeano[1].

— Vi mokas min, diris Kandid, ne plu ekzistas maniĥeanoj en la mondo.

— Mi estas unu el ili, diris Marten; mi ne scias kial, sed aliel mi ne povas pensi.

— Necesas, ke vi havu la diablon en la korpo, diris Kandid.

— Ĝi tiom aktive enmiksiĝas en la aferoj de ĉi tiu mondo, diris Marten, ke ĝi povas esti en mia korpo, kiel ĉie alie; sed mi konfesas al vi, ke ekrigardante ĉi tiun terglobon, aŭ pli ĝuste ĉi tiun globeton, mi pensas, ke Dio forlasis ĝin al la zorgoj de iu malbonfarulo; mi ĉiam faras escepton pri Eldorado.

Mi malofte vidis urbon, kiu ne deziras la ruiniĝon de la najbara urbo, nek familion, kiu ne volus ekstermi alian familion. Ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, antaŭ kiuj ili malnoble humiliĝas, kaj la potenculoj traktas ilin kiel gregojn, kies lanon kaj karnon oni vendas. Unu miliono da murdistoj enregimentigitaj, kurantaj de unu fino de Eŭropo ĝis la alia, profesie mortigadas kaj rabadas kun disciplino por gajni sian panon, tial ke ili ne havas pli honestan metion; kaj en la urboj, kiuj ŝajnas ĝui pacon, kaj kie floras la artoj, la homoj estas forkonsumataj de pli da envio, da zorgoj kaj maltrankviligoj ol sieĝata urbo havas da suferiloj. La kaŝitaj ĉagrenoj estas eĉ pli kruelaj ol la publikaj

  1. Maniĥeo estis filozofo, kiu vivis en Persio en la III-a jarcento. La maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj. — Trad.