Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lin, tial ke ili opinias, ke li estas socinano[1]. Oni devas konfesi, ke la aliaj estis same malfeliĉaj kiel li; sed Kandid esperis, ke la scienculo distros lin dum la vojaĝo. Ĉiuj aliaj konkurantoj opiniis, ke Kandid kondutis treege maljuste kontraŭ ilin; sed li kvietigis ilin donacante al ĉiu cent piastrojn.

ĈAPITRO XX
Kio okazis surmare al Kandid kaj al Marten

Do la maljuna scienculo, kiu nomiĝis Marten, enŝipiĝis por veturi al Bordo kun Kandid. Ambaŭ estis multon vidintaj kaj suferintaj; kaj eĉ se la ŝipo estus naĝanta de Surinam al Japanio preter la promontoro de Bon-Espero, ili estus havintaj temojn por diskuti pri la morala malbono kaj pri la fizika malbono dum la tuta vojaĝo.

Tamen Kandid havis grandan avantaĝon super Marten: li ĉiam esperis revidi F-inon Kunegond, dum Marten havis nenion por esperi; plie li havis oron kaj diamantojn; kaj, kvankam li estis perdinta cent dikajn ruĝajn ŝafojn, ŝarĝitajn per la plej grandaj trezoroj el la tero, kvankam li ne povis forgesi la friponagon de la holanda mastro, tamen, kiam li pensis pri tio, kion li havis en la poŝoj, kaj kiam li parolis pri Kunegond, ĉefe ĉe la fino de la manĝado, li emis tiam al la sistemo de Panglos.

— Sed vi, sinjoro Marten, li diris al la scienculo, kion vi pensas pri ĉio ĉi? Kia estas via opinio pri la morala malbono kaj la fizika malbono?

  1. Ano de la sistemo de Socin, itala herezulo (1525-1562). — Trad.