Paĝo:Wagnalls - Palaco de Danĝero, 1926, Payson.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

dum ŝi legis la liniojn sur la muro: „Per beleta vizaĝo ŝi fiŝis por havigi al si riĉan edzon; per riĉa edzo ŝi fiŝis por kapti la reĝon; per la reĝo ŝi nun fiŝas por gajni regnon — la — la …“ Tion la virino aldonis, ĉar la Pompadour lastatempe estis enŝovinta la fingron en mondan politikon, incitante traktatojn kun Aŭstrujo kaj tiel plu.

Alia rigardanto, kies metio estis montrata de leda antaŭtuko kaj la vaksitaj, nigraj fadenoj ĉirkaŭ lia kolo, opiniis, ke la ritmoj farus bonan kanton kaj tuj sulkumis la nerazitajn lipojn kaj fajfis arion, kiu ŝajne taŭgis por la vortoj. Tiam la gaja botriparisto formarŝis, kantante la rekantaĵon survoje.

Pli poste la homoj, kiuj kolektiĝis antaŭ la flava afiŝo, estis pli diversaj. Lakeoj el la palaco, sinjorinoj en portseĝoj, negocistoj el Parizo, sinjoroj sur ĉevaloj, ĉiuj haltis, ekvidante la mokan strofon, tiam ili mem legis ĝin aŭ ordonis, ke iliaj servistoj ripetu ĝin al ili. Eĉ monaĥo kun pia mieno ne sentis sin tro altanima, por malkaŝi karnan scivolemon, dum li preterpasis.

Je la horo kiam la suno faris mallongajn ombrojn, juna rajdanto alproksimiĝis nerapide kun sia kapo kuraĝe ekvilibrita, obstina kliniĝo de sia galonita ĉapelo kaj kun agrabla rideto sur la lipoj. Pro lia vestaĵo, lia sintenado kaj la direkto de kie li venis, estis klare, ke li apartenis al la palaco. Vidiĝis io alloga en lia senĝena mieno, dum li gvidis sian riĉe ornamvestitan ĉevalon.

Vidante la elstaran afiŝon li haltigis la ĉevalon, tiam senzorge etendis sin de la selo kaj platigis la flirtantan folion per la glavo. Sed lia frunto subite ombriĝis kaj liaj lipoj fariĝis streĉitaj pro kolero, kiam li eltrovis, ke Madame Pompadour estis la temo de la ŝerco. Li glitigis la glavon sub la afiŝon kaj per unu rapida movo