Paĝo:Wagnalls - Palaco de Danĝero, 1926, Payson.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Jen, ĉio tio ĉi okazis en la koro de Versailles kaj ne malproksime de la pordegoj de la palaco de Louis. Tio montris la arogantecon de la anonimaj rimaĉantoj kaj de la homoj, kiuj legis ilian verkon[1].

La flava papero sur la muro amuzadis ĉiun preterpasanton. Riskema junujo, pro subita inspiro, skribaĉis alian strofon:

„Krom tio”, ŝi aldonis kun ĝemeto,
„La societo de Jesuo,
Estos al ni konstanta dorneto.”

Ĉi tiu vortludo, aludanta al la bone konata malamo de Madame Pompadour kontraŭ la jezuitoj, alie nomitaj la „Societo de Jesuo”, estis ricevata kun koraj ridegoj de ĉiuj, kiuj legis la riskeman krajonon de la skribaĉantoj.

Ĉiu novevenanto faris ian komenton.

„Ha! — nova papera pilolo, kiun la Poissonière[1] devos engluti! Akra osteto por sufoki ŝin.”

Ĉe la kortego ŝi estis la „Grande Marguise”, antaŭ kiu riverencis dukoj kaj sinjorinoj; ŝia favoro estis pli dezirinda ol tiu de la reĝino. La Favoratino de Louis estis potenca en la regno. Ĉu Voltaire mem ne tre serioze asertis, kiel bona civitano de Francujo, ke li sentis sin devigata, fari honoron al Madame de Pompadour?

Sed la pariza popolamaso kaj provincaj kamparanoj konsideris sin liberaj, malestimi ŝian nomon, moki pri ŝia humila deveno, kaj sibli kaj ĝemi, kiam ajn ili vidis ŝin preterveturi en ŝia kvarĉevala kaleŝego.

„La aĉulino! Ŝi rajte devus veturi en bovĉaro!” laŭte ekkriis per akresona voĉo ruĝvizaĝa virino, kiu skuis sian fortan pugnon antaŭ la nomo de la Pompadour,

  1. 1,0 1,1 ktp: rilatas al la historiaj notoj en la fino de la libro.