Paĝo:Wagnalls - Palaco de Danĝero, 1926, Payson.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ĈAPITRO*I


BENEDICITE[1]

Versailles jam komencis vekiĝi kaj malvolvi siajn laborantajn tentaklojn. La kamentubisto, fumnigrita kaj malpura, eliĝis kun siaj balailo kaj ŝtupetaro; la kapristo, fajfante sian trinotan arion, venis pelante sian aron antaŭ si; la bruan ĉaron de la karbovendisto oni povis aŭdi de malproksime; la lavistino kun sia korbo plena de tolaĵo estis survoje al la rivero.

Flirtanta flava papero, mallerte presita kaj rapideme najletita kontraŭ muro sur strato Sta. Martin, allogis la atenton de la pangajnantoj. Amaso grade kolektiĝis antaŭ ĝi; scivola, gorĝidanta mokema amaso, ĉar nova afiŝo

verŝajne valorus la legadon kaj sendube enhavus ion

  1. Latina vorto = laŭdu (scil. dion)!