Paĝo:Wasniewski - En la brikejo, 1898.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malplena haŭta tego; eĉ bato pli dolora elvokas nur mallaŭtan ĝemeton kaj tamen neniam movas de la oportuna loko la multpezan amfibion. Oni devas stariĝi antaŭ ili per sia tuta alta figuro, etendi al ili la bastonon, eĉ sen malbonaj intencoj, je kelka grado montrante koleron, kaj nur tiam la bufoj saltas en la akvon unu post la alia.

Kiel en la urboj… inter la homoj…

Bruas la pintoj de l’ graciaj pinoj kaj de l’ verdaj belevestitaj betuloj. La suno jam klinis post la arbaron sian helan kapon, en la arbetaro voĉas griloj kaj la botaŭroj[1]; sur la herbetoj krakas raloj[2]. En la malproksimo estas aŭdata brueto de l’ babilanta muilejo, diretoj de kanoj kaj bruetoj de l’ akvo en la riveretoj. El la marĉo elflugas surda ĝemo de ranoj, kaj la nokto malrapide volvas sian krepon ĉirkaŭ tiuj ĉi herboj kaj arbareto kaj la kanoj de l’ rivero kaj la arĝenta malrekta rubando de l’ fluida strio.

Super la horizonto jam ekpendis pala duonluno, la steloj unu post la alia komencis palpebri al la tero, super la herbo ondas malseka nebulo, kvazaŭ granda majesta baldakeno, sub kiu brilas la rosoj sur la herboj kaj flugas koraj sopiroj de homoj…

En la brikejo regas silento, kiel ankaŭ en la homa dormetanta animo, kaj en la pensojn eniĝas mirinda trankvileco…


  1. Botaurus.
  2. Rallus.