Paĝo:Wasniewski - En la brikejo, 1898.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la formikejo por kolektadi dolĉajn kreskaĵajn sukojn, fruktojn, aŭ restaĵojn da afizoj[1] aŭ l’ afizojn mem, kiuj, portitaj en la malliberecon, estas kondukataj en la formikejon. Ia formiko, malproksime de sia domo kaptita de l’ vento kaj rapide reĵetita sur la formikejon, staras kvazaŭ mirante, ke ĝi tiel subite revenis hejmen, ne plenuminte sian devon: ĝi ŝancelas la kornetojn, enpensiĝas kaj ree laŭ tia sama direkto, laŭ la antaŭa vojo kuras aŭ pelas siajn kolegojn. La tuta mondo post la formikejo, la mondo granda, vasta neniel interesas ilin. Ĉiu faras sian propran laboron, kun la sola celo subteni sian vivon, sian genton, sian formikejon.

Kiel en la brikejo… inter la homoj.

Tute alie vivas la bufoj kaj la ranoj. Glutante insektojn, sataj kaj multpezaj, ili sidas sur la bordo de postargilaj lagetoj kaj ektimigitaj, saltas en la malfreŝan putran verdan akvon por post unu momento dismeti la postajn piedojn, reaperi tuj el sub la fluidaĵo, elmeti la kapon, enspiri la aeron kaj per freneza salto aliĝi al la bordo, elrampi, kaj sidiĝi tie senmove, kvazaŭ malpurigita ŝtono. En la pli grandaj kaj ĉirkaŭlignitaj kavoj la bufoj kroĉas lignajn flankojn aŭ naĝantan duonputran pecon de arbo, aŭ sidante sur peceto de glita tabulo, naĝas kvazaŭ sur floso, movanta sur la supraĵo de l’ akvo per malfortiĝanta inercio, kaŭzita de la eksalto de l’ amfibioj. Iliaj streĉitaj okuloj, senmove kaj senpense direktitaj en unu punkton, ilia haŭto mirinde bela en siaj detaloj kaj abomena en la tuteco, ilia larĝa buŝego, de tempo al tempo avide malfermata, deturnigas observiston de tiu ĉi viva ekzistaĵo, kiu tamen ankaŭ havas rajton vivi tiel same kiel homoj, kies sola eksteraĵo ofendas nian estetikan senton.

La ĵetita peceto de argilo ne timigas ilin. Ili maldiligentaj, nenion farantaj, akceptas la baton pli malpli indiferente, iafoje nur movante la piedojn, aŭ renversiĝante malrapide flanken. Pli granda peceto de tero, ĵetita sur

ilian korpon faras surdan resonon, kvazaŭ de ekbatita

  1. Aphis.