Paĝo:Wasniewski - En la brikejo, 1898.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita


Pli malsupre, en la arbaro, estas altaj formikejoj kun moviĝanta amaso de laborantaj insektoj; en la intermontoj loĝas bufoj kaj ranoj, varmigataj de la suno post ilia franda manĝego, la sola okupo de amfibioj.

Tio ĉi estas tuta mondo, ĉie kaj ĉiam egala. Jen en la rampareto, konsistanta el malgrandaj trunketoj, el pikiloj de abio kaj el sekaj herboj, la vivo bolas ne pli malrapide, ol en la brikejo inter la homoj.

Ekstere de l’ formikejo centoj da malgrandaj laboristoj kuradas sur malrekta vojo, kvazaŭ sencele: sed estas sufiĉe observi unu formikon por vidi kiel ĝi kuradas sole sur unu sama spaceto sur kiu ĝi plenumas sian devon, forŝovante trunketojn kaj pajletojn, kolektante ilin en alian lokon bonigante ilian pozicion kaj daŭrigante pluen sian vojon, aŭ haltiĝante; ĝi movas siajn kornetojn, aŭ kurante devigas aliajn kuri laŭ la ĝusta vojo. Kaj tiel ĉiu plenumas harmonie sian devon, ne deirante de l’ difina vojo, ne malhelpante unu al la alia.

Sed jen falas folio de betulo, alportita de la vento. La insektoj tuj kuras al ĝi, flaras ĝin, palpas per la kornetoj, iradas ĉirkaŭ ĝi. La folio falis ekster la formikejo kaj tial la insektoj ne tuŝas ĝin, kvazaŭ domaĝante la tempon por transporti la folion tra la limo de l’ rampareto, kaj ĉiuj revenas al siaj okupoj. Sed se ia branĉeto barus l’ eniron de la formikejo, la malhelpo tuj estus forigita per komunaj fortoj kaj laŭ bona ordo.

Kiam sciama homo mallevas sian vizaĝon pli proksimen al la formikejo, tiam la insektoj por unu momento haltiĝas, kvazaŭ enpensiĝe, sed baldaŭ sekvas plirapida kurado kaj normala movado. Tamen, se komencas gutadi pluvo, sur la ekstero de l’ formikejoj la movado plifortiĝas kaj apud la enirejoj en la koridorojn oni povas rimarki tumulton. Nur tiam la formikoj malaltiĝas ĝis la homaj moroj; ili ne atendas laŭvican ordon, ne kaŝas sin unu post la alia, sed ĉiu, atentanta sian propran danĝeron, celas kaŝi sin pli frue ol aliaj.

Tamen estas formikoj, al kiuj la pluvo faras nenian impreson. Tiuj ĉi per larĝaj vojetoj kaj toneloj malproksimiĝas