Paĝo:Wasniewski - En la brikejo, 1898.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vipo ne forhakas, ne forpuŝas eĉ la penikojn de floretoj, sen paroli pri la plidikaj kapoj de kardo aŭ de lapo.

Kaj ĉe la vespermanĝo ili fine demandas la patron, humilaj kaj naivaj:

Patreto… ni volas vipon, tian vipon, per kia la veturigisto de lia moŝto batas la ĉevalojn… patreto…

Kaj la patreto malfacile spiras, duonfermas la okulojn, mallevas la kapon kun nigretaj pensoj sur lacintajn kaj malpurigitajn de argilo manojn poste turnas la okulojn al la edzino, levas iom la frunton kaj diras kvazaŭ al si mem:

Li estis… iradis, kaj kalkulis… kalkulis… Ĉien ĵetis la rigardojn… Poste li ensaltis en la kaleŝon, kaj forflugis, kiel vento, al la kampo.

Kaj la infano kun atentaj okuloj aŭskultas timeme, ne kuraĝante eĉ ekspiri per sia malgranda brusto.

Nur de tempo al tempo el la mallumaj anguloj de l’ ĉambro flugas tra la aero mallaŭta malkuraĝa diro de l’ infano:

— Estis la sinjoro heredulo.

Dume li tie, en sia palaco, ne alirebla por simplaj homoj, tute ne scias, ke tie ĉi, en la senbrua brikejo, li estas objekto de parolado de estimo kaj de revoj. Li ne scias, ke por la animo de infano de l’ brikejo, li aperas kiel supertera, fantazia, grandega fortulo, kiel majesta kaj rava meteoro, kiel brilo por la malriĉa imago, kiel aŭreolo de beleco kaj de sorĉo.

Kaj la sorĉo, elflugante de lia granda persono, fluas inter la grizaj sonĝoj de l’ homo, por kiu la brikejo estas la tuta universo, la bruo de l’ arbaro — ĉiama muziko, la intermontoj — mirindaj vidaĵoj, la suno — la sola lumo kaj la varmeco, amata de tiu ĉi eterna aŭtuno de la brikeja vivo.

Ĉar kio alia tie ĉi povas esti? La taglaboristoj, jungitaj per la severa postulemeco de l’ sorto, al la puŝveturilo kun la argilo kaj la sinjoro heredulo, veturanta en kaleŝo sur molaj kusenoj — jen kio plenigas la tutan ĉi tiean vivon.