Paĝo:Wasniewski - En la brikejo, 1898.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

brulumitajn kapojn per larĝaj pajlaj ĉapeloj aŭ per felto, malmoliĝinta sub la pluvo. Kelkaj laboristoj ombradis la ĉapelon, la kapon kaj la vizaĝon, bruniĝintan de la suno, per folioj kaj malgrandaj branĉetoj, por ke la varmego ne trabruligu ilian cerbon, por ne malsaniĝi, ne fali, ne morti.

Tio ĉi estis terura!… La dudekoka milo de l’ brikoj devis esti enmetata en la fornegon kaj tio ĉi estis preskaŭ superhoma laboro.

La suno brulis hodiaŭ pli, ol ĉiam, eble tial, ke en la fornego jam la dua klafto da rezinaj lignegoj brulis sub la dekkvara milo da krudaj brikoj kaj la forno estis tiel varmega, ke ne permesis proksimiĝi al ĝi! Kvar feraj pordetoj, preskaŭ blankaj pro fajro, elĵetas malgrandetajn fajreretojn, kaj interne estas vera kratero, en kiu brulas maro da flamo, kvazaŭ en la infero.

La kurbinta laboristo ĉiumomente kasas en la poŝon sian mallongan pipeton, viŝas per sia kalikota ĉemizo la ŝviton de l’ frunto, alĵetas en tiun ĉi inferon rezinajn lignegojn kaj per longa fera hoko movas la brulantajn pecegojn, vekante miliardojn da fajreroj kaj krakon de flamantaj ligneregoj.

Kaj supre, tra la fendoj de l’ fumita tegmento, la fumo estas puŝata kvazaŭ mallarĝaj riveretoj kaj elfluganta en la mondon, kiel densa, nigra nubego, malrapide ondanta pro la propra inercio kaj malforte levata de l’ kratera varmego.

Postmorgaŭ la dua fornego estos jam preta por povi esti hejtata. Tri taglaboristoj tre akurate enmetas tien krudajn brikojn, konstruante por pli oportuna fajrigado malgrandajn krutajn koridorojn kaj fumtirtubojn, kaj kvar buboj kuradas tien kaj returnen sur tabuloj, kvazaŭ sur mallarĝaj vojetoj, kaj movas puŝveturilon, plenan da brikoj, ŝanceliĝante sub la pezo de la ŝarĝo.

La homoj parolas inter si nek unu vorton, ĉar ili ne havas pri kio paroli; ili kuras silente, ĉiu okupita de sia laboro, kiu bolas, malkara laŭ sia takso, malfacila laŭ sia plenumo. La bruo de l’ mondo ne alkuras tien ĉi, longaj mejloj da interspaco apartigas tiun ĉi ermitejon de la bruado