Paĝo:Wasniewski - En la brikejo, 1898.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj de la moviĝo de l’ civilizacio. Senpense, en simpleco de l’ animo, fizike mizerigita, la homo penegas tie ĉi kaj laboras l’ argilon, ĉar morgaŭ li ree devas manĝi, ne atentante, ĉu tie, poste la brikejo, poste la montoj de l’ novesurŝutita argilo, poste la betula arbaro, estas ankoraŭ ia mondo, kiu ankaŭ devas manĝi morgaŭ kaj kiu ankaŭ ne atentas la sorton de siaj proksimuloj en la brikejo.

Ankaŭ la majstroj de la brikejo, ili ankaŭ parolas nenion, kvankam ili pensas kiom da griza argilo ili povos elfari en la brikojn antaŭ la sunmalleviĝo, ĉar ĉia milo da ili alportas al ili preskaŭ „tri paperetojn“[1]; tial ili rapidas, kvazaŭ tiu ĉi sekvonta milo signifas la finon de ilia laborego kaj kvazaŭ tiuj ĉi „tri paperetoj“ malfermas la pordon al feliĉo kaj bonstato.

Ili veturigas kaj veturigas argilon el la kavernoj, bruetante per la krakantaj radetoj de la puŝveturiloj sur la tabuloj, kondukantaj ĝis la larĝaj tabloj, sur kiuj aliaj laboristoj, ĉiumomente trempante la manojn en siteloj kun malpura akvo, kunpremas l’ argilon per la manplatoj ŝprucante ĝin ĉirkaŭe, kaj energie dislokante ĝin; poste ili enpremas l’ argilon en kvarangulan formon, ebenigas ĝin per ebenilo kaj, kaptinte la krucigitan flankon de tiu ĉi sama ligna formo, ili lerte laŭ vico elĵetas ĝian enhavon sur ebenan plataĵon.

Kaj tio ĉi estas unu briko pli inter la miloj, el kiuj la mondo konstruas domojn kaj palacojn.

Bruas la pintoj de l’ graciaj pinoj kaj de l’ belkreskaj betuloj. En la brikejo, malgraŭ tiu ĉi estas preskaŭ ne aŭdebla brueto. La suno jam foriras posten la arbaro, ĵetante siajn lastajn rozetajn radiojn. Antaŭ la dometo duonnudaj infanoj sidas sub la ombro de l’ altekreskintaj loloj, kardoj kaj urtikoj; ili ludas pecetojn de seka argilo, kiujn ili ĵetadas senpense antaŭ si. Hundo kun flava palinta malpurigita lano enmetas tien sian nazon, kuŝas fermure suben, kuntirinte sian korpon kaj dormetante, kaj de tempo al tempo rigardas per

siaj sangruĝaj okulegoj la herbojn, la infanojn, la brikejon.

  1. t. e. paperan monon.