Paĝo:Wasniewski - En la brikejo, 1898.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sur la sojlo de l’ dometo sidas virino, volvita de ĉifonaĵo, kaj per rompita tranĉilo senŝeligas por la vespermanĝo terpomojn, ĵetante ilin en la pladon kun akvo.

La dike teksita ĉemizo, kaviĝinta sur la enfleksita brusto, malkovras ŝian sekan sulkitan haŭton bruligitan de someraj varmegoj; la manikoj, rulitaj poste la kubuto, montras lacintajn manojn, sulkitajn de dikaj kaj sekaj vejnoj. Ŝia vizaĝo estas senpensa kaj tiel elturmentita pro zorgoj por ĉiutaga pano, ke nenia medito kuraĝas reviviĝi en ŝia cerbo kaj montriĝi sur la vizaĝo por esprimi doloron aŭ kontenton.

Eĉ la amasoj de trabruligitaj brikoj, kuŝantaj kiel sanga makulo en la brikejo kaj atendantaj la plenumon de sia grava fonkcio en la mondo, eĉ tiuj ĉi senvivaj amasoj verŝas en la homan animon pli da ĝojo, ol tiu figuro de la viva virino.

Per tiuj ĉi amasoj da briko la homoj levas konstruaĵojn, grandajn konstruaĵojn.

Tiu ĉi senviva figuro de l’ virino estas ankaŭ angula briko en la konstruajo de familioj de la brikistoj. Ŝi senŝeligas terpomojn, ŝi muelas sur ŝtonoj sekalon, ŝi tranĉas per tondilego dikan tolon kaj per granda kudrilo kudras ĝin. La malfacila vivo instruis ŝin je multaj ŝarĝaj, maldelikataj laboroj, je tiom multe, ke kelkaj el ŝiaj plifruaj delikataj deziroj kaj sentoj perdiĝis por ĉiam, kaj ŝi fariĝis tiel same kruda kaj maldelikata, kiel ŝia nuna vivo, kiel la elfosata argilo.

Ŝi ne zorgas, ke tiuj ĉi nudpiedaj malgranduloj, kurantaj sur la krutaj montoj de l’ argilo, pro petolo, povas ruliĝi de ili kune kun pecoj de l’ tero, kun la malsekaj trunkoj de l’ kreskaĵoj kaj kun la restaĵoj de l’ brikoj tien, malsupren, ĝis la bordo de la silenta, verdeta akvo, kie estas kaŝita la morto, tien, sur la fundon de l‘ nemezurebla profundaĵo; ŝi ne zorgas, ke inter la arbaraj kreskaĵoj inter la loloj, en la rubo de la brikejo ŝia infano eble iras per siaj nudaj piedetoj sur nestoj de kolubroj kaj de viperoj; ŝi ne pensas laŭ kia vojo tiu ĉi infano iros poste tra la mondo kaj kie ĝi haltiĝos en tiu ĉi vojaĝo de l’ plendorna vivo.