Paĝo:Wasniewski - En la brikejo, 1898.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉe la tombejo, en la tombo… diras ŝi.

Tie ĉe la homa vivo fluas nur laŭ tiu ĉi vojo de l’ penso, ebene, senbrue, trankvile, kiel vento tra bruantaj pintoj de l’ arbaro. Unu tago estas simila je la alia, kiel unu profundaĵo de argilaj kavernoj je la dua, kiel brikoj kaj tegmentbrikoj el unu sama formo kiel vestoĉifonoj, traigitaj de argilo, sur la dorsoj de taglaboristoj.

La infanoj, libere petolantaj ĉiutage, timas sole fremdulon kaj kiam ili vidas lin, ili kaŝas sin en la faldoj de l’ malpura patrina jupo aŭ krie forkuras poste la gepatran dometon kaj malaperas tie inter florantaj papavoj en la ĝardeneto aŭ inter la loloj de l’ intermontoj. Iafoje ili elŝovas sin pli malsupren ĝis la laborita argilo, ili sidiĝas sur plenajn puŝveturilojn kaj, per la forto de l’ imago transportiĝante en ian misteran mondon, fantazias veturi, kuraĝigante per krio la imagatajn ventpiedajn Pegasojn, kiujn ili rapidigas per branĉoj de filikoj aŭ per seka trunko de lapo[1]. Aŭ ree ili provas levi la puŝveturilon kaj movi ĝin, sed la fortoj de l’ malgrandaj manoj ankoraŭ unu fojo trompas ilin.

Tie ĉi, en la brikejo, estas aŭdata nur tia krio:

— La akcipitro forportis kokidon!
Aŭ ankaŭ alia voĉo, ripetata de ĉiuj:

— Lia moŝto sinjoro heredulo venis!

Tiam la infanoj, faletante sur la pecetojn de argilo kaj de brikoj, vundigantaj la nudajn piedojn per urtiko aŭ per pikiloj de kardo, forkuras en la intermontojn aŭ en la dometojn, kaj ploras, kiam ili falas dum la kurado.

La sinjoro heredulo tre malofte venas tien ĉi, ĉar li havas multnombran servantaron, kiu anstataŭas lin por tiu ĉi afero. Tamen la pejzaĝo de l’ arbaro, la verdaĵo de l’ betuloj, l’ aromato de l’ herboj kaj de arbaraj kreskaĵoj, la fantaziaj konturoj de l’ intermontoj, prezentantaj originalan pentraĵon, faras la lokon agrabla eĉ por la sinjoro heredulo kiu amas tie ĉi promenadi en eleganta malkovrita kaleŝo,

tirata de altkreskaj blanke-grizaj ĉevaloj. Tiam la ĉefa

  1. Lappa major.