Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

konatuloj kaj sur la ŝtuparo li aŭdis post si kompatajn parolojn.

Trairante la malhelan kuirejon ili aŭdis fortan singultadon venantan el la ĉambro. Sinjorino Groner sidis sur kanapo kaj ploradis konvulsie; kiu scias kiom longe ŝi jam tiel sidis? Sian vizaĝon ŝi kaŝis per la manoj kaj ŝi ne atentis la alvenon de la gejunuloj.

Karlo afable salutis ŝin kaj simple esprimis sian kondolencon, sed la virino ŝajnis ne aŭdi lin. Marta observinte la patrinon dum momento per siaj larmovualitaj okuloj proksimiĝis al ŝi. Ŝi sidiĝis apude, ĉirkaŭprenis la patrinon kaj premis sin al ŝi en muta, dolora kunsento kaj kun amara memkulpigo.

Kortuŝite kaj diskrete Karlo foriris el la loĝejo translasante patrinon kaj filinon al ilia doloro.