Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

taŭ sin vidante nenion kaj meditadis. Per sia maldekstra mano li tenis la dekstran de Marta kaj per sia dekstra li senĉese karesadis la delikatan maneton. Marta sidis kvazaŭ honteme kun klinita kapo kaj duonfermitaj okuloj. Karlo volis kelkfoje ekparoli, sed li ne sciis kiel komenci; pri la gazetartikolo li ne volis paroli en ĉeesto de fremduloj. Tiel pasis la veturo kiu ankoraŭ neniam ŝajnis al ambaŭ tiom longa kiom ĉi foje.

Kiam ili estis irintaj pecon da vojo de la tramhaltejo al ilia hejmo Marta ekhaltis dirante:

— Karlo, mi dankas al vi, ke vi venis. Nun ni devas disiĝi por ke neniu konatulo nin vidu kune. Ni eble kelkan tempon ne povos renkonti nin. — Kaj vidante ke Karlo malgaje mallevas sian kapon ŝi aldonis: Mi ja mem malĝojas pri tio, sed ni devas pacienci.

Karlo rigardis ŝin kompate kaj post mallonga pripenso li diris:

— Mia amata Marta, kun dolora koro mi devas komuniki al vi ion malĝojigan. Ĉar ŝajnas ke vi ankoraŭ nenion scias pri ĝi kaj estas pli bone se vi ĝin nun ekscias de mi ol poste de aliaj. Estu forta, karulino, kaj eklegu ĉi tion!

Kun tiuj vortoj li transdonis al ŝi la gazeton kaj indikis la artikolon pri la tragika morto de ŝia patro. Timigite Marta eklegis kaj tuj poste kun ekkrio falis en la brakojn de Karlo.

— Ho, mia patro, tiel vi devis fini…! Kara panjo! Kaj mi estas kulpa pri tio. Tion mi ne postvivos! — Ŝi tiel laŭte plorkriis, ke kelkaj personoj, kiuj ĵus preteriris, ekhaltis aŭskultante. Karlo klopodis konsoli ŝin per mildaj vortoj kaj kondukis ŝin senvolan en ŝian loĝejon, kiun li unuafoje en sia vivo eniris. Survoje li renkontis strangajn scivolajn rigardojn de