Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

strato 4, facile ekscitebla viro jam dufoje internigita en la frenezulejo »Am Steinhof«, estis arestata pro grava eksceso de furiozo. Li estis trinkinta alkoholaĵon kaj laŭdire koleriĝinta pro malfrua hejmenveno de sia filino, kiun li kruele batis kaj minacis eĉ mortigi. Najbaroj vokitaj per la malesperaj helpokrioj de la knabino kaj ties patrino enpenetris en la loĝejon kaj superfortis la rabiulon. Venigitaj policistoj forkondukis lin en la distriktan policejon kaj enŝlosis la viron, kiu rezistegis eĉ al la ŝtata potenco batante ĉirkaŭ si en sovaĝa maniero, en izolan ĉelon. Kiam oni post iom da tempo rigardis, oni trovis Groner pendigintan sin per siaj ŝelkoj. Ĉiuj provoj de revivigo restis sensukcesaj.«

Konsternite Karlo kunfaldis la gazeton ree enpoŝigis ĝin. Terure, terure! — Li murmuretis. Subite ekfrapis lin penso, penso malbela, egoisma, sed natura: Nun Marta estas libera, ni ne plu devos kaŝi nian amon. Kaj li eksentis certan ĝojon.

Tuj poste li hontis pri tio. Kion diros Marta? Tiu viro estis ja tamen ŝia patro. Subite Karlo ekkoleris. Kun voĉo ĉagrena li parolis duonlaŭte al si mem:

— Kaj eĉ la plenan nomon komunikas la polico. Tiu polico kiu tiom indulge forsilentas la nomojn de defraŭdaj bankdirektoroj kaj de aliaj pekintoj el la burĝa klaso en siaj raportoj al la publiko! Ĝi neniam montras takton kaj indulgemon kiam temas pri laboristo. Kompatinda Marta, eĉ vian nomon oni makulas per la malicaj vortoj »pro malfrua hejmenveno de sia filino«!

Kiam poste Karlo sidis en tramvagono kune kun sia amatino, li ne estis certa ĉu ŝi jam scias pri la sorto de sia patro aŭ ne. Sed li ne kuraĝis demandi ŝin. Ili silenti sidis unu apud la alia. Li rigardis an-