Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

montras speciale incite la barbarecon de nia punleĝo: Viro jam foje punita pro ŝtelo kaj ekzilita el la teritorio de la urbo revenis senpermese kaj forprenis kolbason de foira butiko. Kaj ĉar tio okazis »post venko de certaj malhelpaĵoj« — kiel la akuzo de la prokuroro bele diris — la viro estis kondamnata pro rabo kaj malpermesita reveno en la urbon al jaro da karcero. Faŝista bubo grave vundinta laboriston restas senpuna — »ĉar li agis en sindefendo«. Virino pasigis du monatojn en arestejo dum daŭris la antaŭprocesa esploro kaj nun montriĝas ŝia plena senkulpeco. Kaj oni eĉ ne volas doni al ŝi justan kompenson por la suferoj nemerititaj kaj por la tempo perdita. Naŭze, naŭze!

Karlo enpoŝigas la gazeton. Li rigardas la horloĝon sur la preĝeja turo kiu trans la placo leviĝas. Duono antaŭ la dekdua horo. Do ankoraŭ duona horo ĝis kiam Marta forlasos la oficejon. La suno kaŝiĝis malantaŭ nuboj kaj Karlo sentas malvarmon. Li ekstaras kaj promenas en la parko. Por pasigi la tempon li reprenas la gazeton kaj legas nun ankaŭ la rubrikon: Lastaj Okazaĵoj. Mortpremo de infano per aŭtomobilo, falego de servistino el fenestro en la tria etaĝo, ĉar la sinjorino ne laŭleĝe zorgis pri tio, ke ŝi uzu sekurzonon ĉe la purigado de la fenestroj, pertranĉila batala inter ebriuloj, familia tragedio sekve de granda mizero, alia sekve de ĵaluzo, sinmortigo en polica arestejo…

Karlo legis ĉiujn raportojn iom supraĵe, sen speciala intereso. Sed ĉe la lasta artikolo larĝigis liaj okuloj kaj post la unuaj linioj li denove eklegis dekomence jenan raporton:

»Memmortigo en polica arestejo. Lunde vespere 50-jara militinvalido Matio Groner, Vieno, X. Tur-