Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/24

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

minutoj li akceptis sian subvencion, deksep ŝilingojn, kaj povis foriri. Kiam li antaŭ du jaroj estis ĉi tie, la afero ankoraŭ ne estis tiel bone organizita kaj la ĉiusemajna tago de elpago estis por senlaborulo kvazaŭ martireco de atendado.

Sed hodiaŭ eĉ la kvaronhoro, kiun Karlo devis atendi, estis al li tre, tre longa. Stranga, neklara maltrankvilo estis en li. Kiam li tra alia pordego forlasis la domon, li direktis siajn paŝojn ne kiel kutime al la proksima tramhaltejo, sed al la oka distrikto de Vieno, al la laborejo de Marta. Ŝin li intencis atendi tie kaj hejmen akompani.

Estis ankoraŭ multege da tempo ĝis la tagmeza laborfino, tamen Karlo pli kuris ol iris ĝis li fine staris antaŭ la domego de la firmo, en kiu Marta deĵoris. Tiam li vidis ke li devas atendi ankoraŭ tutan horon ĝis kiam la amatino elvenos, se ŝi hodiaŭ entute estas ĉi tie.

Li promenadis kelkan tempon antaŭ la domo. Sed tio estiĝis baldaŭ enuiga kaj li decidis iri en proksiman parkon. La suno brilis printempe kaj mirinde varme, do li sidiĝis sur benko. Preterirante kioskon li aĉetis gazeton kiun li nun eklegas.

Naŭza afero! La senlaboreco konstante kreskas, la registaro intencas plimalbonigi la leĝon pri la subvenciado al senlaboruloj, samtempe ĝi anoncas plialtigon de impostoj por amasartikloj, ok homoj parte provis, parte sukcesis forĵeti siajn mizerajn vivojn, okazis alkoholaj ekscesoj kaj familiaj tragedioj, — ĉi tiun rubrikon Karlo malatentas; estas ja ĉiam similaj malĝojigaj aferoj, — brutalaj atakoj de la polico kontraŭ manifestacio de senlaboruloj malesperaj kaj denove indignaj verdiktoj de klasjusteco. Unu kazo