Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/23

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Printempo venas! — Marta pensis revi. — Kaj fine venos printempo ankaŭ por mi!

Kiam ŝi, poste, troviĝis en la laborejo ĉe sia skribtablo, ŝi ne sukcesis liberiĝi de la ĝena impreso ke la gekolegoj ŝin strange, eĉ kompate rigardadas. Ili ŝajnis interŝangĝi multedirajn rigardojn kaj eĉ kiam la oficejestro ne troviĝis en la ĉambro regis embarasa silento kontraste al ĉia kutimo.

Ĉu oni ion rimarkis? Marta rigardis kaŝe sian bildon en poŝspeguleto kaj devis konfesi al si ke postsignoj de la patraj batoj certe estas videblaj. Cetere ŝi aspektis tre pala kaj malsaneta. Sed ĉu iu el tio povis diveni la veron? Kial ili ne demandis ŝin, kio al ŝi okazis, kiel ili kutime faris kiam iu ŝajnis malsana, malĝoja aŭ iel vundita?

Tiu silento ĝenis ŝin en pligrandiĝanta grado. Kaj ŝi mem rompis ĝin kelkfoje, ŝajnigante gajecon, sed ŝiaj okuloj renkontis fine tiel strangajn mienojn kaj la respondoj de alparolitoj estis tiom mallongaj kaj moderaj ke Marta fine tute silentiĝis kaj kun koro profunde vundita dediĉis sian tutan atenton al siaj laboroj. Kio nur okazis? Kion ili scias? Ho, honto, se oni ĉi tie eksciis ion pri ŝiaj familiaj aferoj!

Karlo atende staris en longa vico da senlaboruloj, kiu tiriĝis serpento de giĉeto de la elpagejo tra longa koridoro, tra dompordego kaj ankoraŭ kelkdekon da metroj sur trotuaro laŭlonge de la domo de la porsenlaborula oficejo. Policistoj zorgis pri ordo.

Li ne devis longe stari; la vico preskaŭ daŭre moviĝis antaŭen kaj Karlo baldaŭ enŝoviĝis tra la pordego en la internon de la konstruaĵo. Post kelkaj