Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Fine tiu kuŝado kaj cerbumado fariĝis netolerebla al ŝi. Ŝi ellitiĝis, faris lumon kaj ekvestis sin. Nun ankaŭ la patrino vekiĝis kaj leviĝis.

— Bonan matenon, panjo! — Marta salutis mallaŭte. — Vi povus resti ankoraŭ en la lito. Estas ankoraŭ frue kaj mi mem faros la matenmanĝon.

— Ne, ne! Mi jam ne povas kuŝi. Mi devas rigardi kio okazis al patro. Mi havis teruran sonĝon ĉinokte.

— »Sonĝoj estas ŝaŭmoj« kaj »sonĝo teruras, sonĝo forkuras« diras malnovaj proverboj.

— Ne ĉiam. Jam pli ol unufoje anonciĝis malfeliĉo per sonĝo malbona. Ekzemple kiam patro estis vundata sur la batalkampo, tiam antaŭsciigis min pri tio turmenta sonĝbildo. Kiel vi fartas, Marta, ĉu vi povos labori?

— Dankon, panjo! Mi estas sana, mi iros al la oficejo.

Ili trinkis sian kafon sen io alia. Nek la patrino nek la filino sukcesis gluti peceton da pano, tiel kunpremitaj estis iliaj gorĝoj pro malĝojo kaj pro ia necerta angoro. Silento ili foriris; pecon da vojo ili restis kune, poste patrino Groner direktis siajn paŝojn al la ĉefpolicejo de la distrikto, dum Marta per tramo veturis al sia laborejo.

Estis bela marta mateno. Kaj ĉar ankoraŭ tro fruis por iri jam en la oficejon, la knabino promenadis duonan horon en ĝia proksimo. La mildaj radioj de la suno ankoraŭ malforta agrable karesis ŝiajn vangojn kaj prezentis al ŝi ĉion en bela lumo kaj la homojn kun aspekto de gajeco kaj bonkoreco. La memoro pri la okazintaĵoj malĝojigaj pli kaj pli paliĝis kaj nova espero ekĝermetis en ŝia koro.