Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/21

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vortoj ankoraŭ longe flugadis de pord’ al pordo trans la koridoron.

Estis ankoraŭ mallume kiam Marta Groner vekiĝis. Eksidante en la lito kaj serĉante alumetojn sur la litoŝranketo ŝi eksentis dolorojn en la kapo kaj en aliaj korpopartoj. Tio memorigis ŝin pri la aĉa okazintaĵo de la lasta vespero. Flamiginte alumeton ŝi vidis ke ankoraŭ ne estas la kvina matene, kaj ke ŝia patrino dormas en la lito de la patro, kiu do ne venis hejmen.

Marta rekuŝiĝis, ĉar ŝi ankoraŭ havis tempon da pli ol horo. Sed reekdormi ŝi ne plu povis. En ŝia cerbo penso peladis penson kaj malgaja rezonado pliakrigis la dolorojn en ŝia kapo.

La patro certe pasigas la nokton en arestejo, eble turmentate de konscienc-riproĉoj. Marta nun mem inklinas kredi ke li esence ne estas tiel malbona kiel li sin ofte montris. Li estas kriplulo kaj kiu scias, kiom li eble jam suferis korpe kaj anime! Kredeble la patrino pravas dirante ke ilia familia vivo povus esti feliĉa, se ne la malbenita milito estus detrue tuŝinta ĝin.

Kaj kia estos la estonto? La patro ja baldaŭ revenos; ŝi ne intencas, malgraŭ ĉio, atesti kontraŭ li. Se Karlo almenaŭ havus laboron! Tiam ili povus pensi pri geedziĝo. »Sentaŭgulo laboron timanta« lin nomis ŝia patro. Maljuste, Karlo certe volonte laborus, se li ricevus okupon. Certe li mem ege suferas sub la senlaboreco. Li estas tiel bona, kunsentema junulo! Bedaŭrinde nur iomete tro mola li estas; Marta ŝatus ke ŝia estonta vivokunulo havu iom pli da energio kaj entreprenemo…