Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Lia babilema patrino terurite kuris en sian loĝejon kaj por momento ŝtoniĝis. Ho, malfeliĉo! La korbo renversita, du boteloj rompitaj kaj sukero, graso, faruno, salo, ĉio naĝanta en lageto da petrolo kaj vinagro. Ŝi klopodis savi kio estis savebla. Poste ŝi ĵetiĝis al la bubeto, kiu ankoraŭ veadis, kaj ekbatis lin senpripense kaj fie insultanto.

— Vi maltaŭga hundido, vi diabla monstreto! Tiel malfacile oni ŝparadas groŝon post groŝo je kostoj de sia stomako, kaj tia misnaskitaĵo kaŭzas domaĝon post domaĝo. Mi ankoraŭ freneziĝos! Sed mi instruos vin ne meti al ĉio viajn manojn.

Subite alvenis knabino kvin- ĝis sesjara, filino de la kolera virino. Vidante la malbelan scenon ŝi timeme proksimiĝis kaj provis ŝtele preterŝoviĝi ĉe la patrino en la loĝejon. Sed tiu liberigante la knabon per ĉiuj fortoj kriantan ekkaptis la knabinon kaj vangfrapis ŝin. Kun aĉa insultado ŝi batis plurfoje la vizaĝeton de la filino kaj ŝiris ŝin per ŝiaj haroj.

— Vi senutila manĝantino, la tutan tempon vi manĝadas, frandadas kaj vagadas sur la strato, sed por atenti foje momenton pri via frateto, por tio vi ne taŭgas. Mi ankoraŭ disbatos viajn ostojn prefere ol lasi vin fariĝi stratvagulino kaj krimulino!

Nun Karlo — komence kvazaŭ paralizita — ne plu povis regi sin. Li perforte fortiris la knabinon de la stulta patrino kaj riproĉis ĉi tiun kun nekutima akreco. Ankaŭ la alia najbarino enmiksiĝis, la laŭta kriado allogis ankoraŭ plurajn homojn kaj fine estiĝis akra disputego, ĉar la bona patrino kompreneble ne senproteste toleris la entrudon en siajn patrinajn rajtojn.

Karlo rapide foriris dum insultaj kaj koleraj