Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Vi malzorgemulo esperinde ne volas forkuri kun tiel nolvokovrita mantelo! Tuj senpolvigu ĝin!

Obeeme li prenis broson, demetis la mantelon kaj iris en la koridoron. Tie jam unu el la najbarinoj staris ĉe sia pordo frapante polvon el vestaĵo. Ĵus alia najbarino alvenis. Tiu portis mankorbeton plenan de aĉetitaj manĝaĵoj kaj spicaĵoj kaj kondukis kun si dujaran fileton.

Karlo kaj la du virinoj intersalutis sin. La ĵus alveninta virino rapide malŝlosis la loĝejan pordon, haste metis la korbon sur la plankon de la kuirejo kaj turniĝis al la najbarino.

— Sinjorino Hesky, kion vi diras pri tiu Groner? Tiu furiozulo iam mortigos edzinon kaj filinon. Memoru tiam ke mi antaŭdiris ĝin.