Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas jam la oka horo kaj antaŭ la deka vi devas ja nepre esti en la senlaborula oficejo, se vi ne volas perdi vian subvencion! Vi estas teruraj uloj! Tutan semajnon vi senlabore vagadas kaj se fine mi ne zorgus pri tio, vi eĉ ne irus ĝustatempe por akcepti la kelkajn groŝojn kiujn la ŝtato donas al vi. Mi jam konscias ke mi devas enkonduki aliajn morojn ĉe ni.

Karlo dume leviĝis kaj ekvestis sin.

Sinjorino Weber ankoraŭ kelkan tempon insultadis. Jam komencinte prediki kaj riproĉi ŝi ne kutimis ĉesi, antaŭ ol ŝi ne deklamis certan repertuaron da riproĉindaĵoj de familianoj. Kaj tiu repertuaro estis ĉiam sufiĉe longa.

Grumblante turnis sin Antono kun la vizaĝo al la muro. Anna kun kolera mieno ordigis la kuirejon farante per la vazaro supernecese laŭtan bruon. Erna foriris malgaje sed silente por aĉeti manĝaĵojn por la tago. Sian fileton ŝi kunportis; kvankam tio estis peniga por ŝi, ŝi ne povis esti tiom kruela kontraŭ la infaneto kaj lasi lin sola meze de homoj koleraj, ĉagrenitaj kaj insultantaj.

La maljuna sinjoro Weber, kiu laboris en maŝinfabriko, kaj Henriko, kiu deĵoris en fervojstacio, jam antaŭ longe forlasis la domon.

Karlo rapidis pretigante sin por foriri. Ne nur pro tio ke li devis esti certatempe en la laborperejo, sed ankaŭ tial ĉar precipe matene tute ne estis agrable resti en la malgranda loĝejo, eĉ se hazarde ne regis tia ĉagrenŝarĝita atmosfero. Malgraŭ la malfermitaj du fenestroj longan tempon restis interne malagrablaj odoroj de dormo, de homaj elspiraĵoj kaj de dispremitaj cimoj…

Karlo estis ĵus forironta, kiam lin haltigis Anna.