Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

frua mateno, kiam lin disigis de ili malĝentila puŝo de lia frato Antono.

— Hej, vi dormema rato, ek, el la lito! La patrino jam dufoje vekis vin. Kaj pro vi ankaŭ min! La diablo forportu vin kaj dormu kun vi en unu lito! Vi kuntiras viajn membrojn kiel erinaco kaj sonĝante vi ĉirkaŭbatas, ruliĝas kaj saltas en la lito kiel kapreto sur herbejo. Tion mi ne plu longe eltenos.

Laŭ sia brua kruda parolmaniero Antono grumblis tiujn vortojn. Karlo kvazaŭ el ĉielo ĵetite frotis siajn okulojn kaj faris grimacon kvazaŭ li estus ekploronta.

— Mi ja ne kulpas pri tio kion mi faras dormanto. Cetere vi okupas preskaŭ la tutan liton kaj apenaŭ lasas iom da spaco al mi.

— Silentu kaj malaperu jam el la cimujo! Se la virino ne pli zorgos pri pureco, baldaŭ formanĝos nin puloj kaj cimoj. La littolaĵoj aspektas kiel miniaturaj batalkampoj. Fi, honto!

— Vi nur ĉiam insultaĉas, vi pigrulo! — Anna aŭdigis sin akravoĉe el la kuirejo, — la tutan tagon promeni, kartludi, fordrinki vian senlaborulan subvencion kaj grumbli pri ĉio, ion alian vi ne kapablas, dum ni laboregas kiel domsklavoj! Fi!

— Nur gardu vian langon, vi impertinenta ansero, aŭ mi ŝveligas vian buŝegon, ke ĝi similas al kukumo!

— Krucifikso! Vi malbenitaj netaŭguloj! — Nun enmiksiĝis en la disputon ankaŭ la patrino kiu ĵus elserĉis la malpuran lavotan vestaĵaron el la malsupra parto de ŝranko, — ĉu vi jam frumatene devas plenigi la loĝejon per kriado kaj disputado? Mi tion jam ne toleras en mia loĝejo. Ankoraŭ ĝi estas mia loĝejo kaj mi volas vidi ĉu mi ne estas sinjorino en ĝi. Karlo,