Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la amo, tiu grandioza formo de krea energio, estis trovinta vojon kaj rimedon por kunigi du homojn. Marta amis Karlon profunde kaj pasie kaj la animo de Karlo estis plenigita per milda, feliĉiga sento de amo al Marta. Depost la reciproka amkonfeso li kondutis ankoraŭ pli senbrue ol ĝis tiam kaj vivadis kvazaŭ en dolĉa sonĝo kaj la malbela ĉiutago ŝajnis apenaŭ tuŝi lin.

Kiel aĉa ombro sur lumigita bildo unu afero efikis ĝene al la amfeliĉo de la gejunuloj: Marta suferis multe de sia patro, kiu ne nur malbone traktadis ŝin, sed ankaŭ severe malpermesis al ŝi iel rilati kun Karlo aŭ alia viro krom tiu kiun li destinis por ŝi. Tial ili devis kaŝi sian amon — kio cetere kaŭzis al ili dolĉe-amarajn horojn kaj romantikajn sentojn — kaj povis kunveni nur relative malofte.

Tiun vesperon, je kiu okazis la malbela sceno en la familio de Marta, Karlo estis akompaninta ŝin de ŝia laborloko hejmen. Sed li kompreneble ne iris kun ŝi ĝis la domo, en kiu ili loĝis. Eĉ baldaŭ sekvi ŝin li ne kuraĝis. Li sidiĝis en malgranda parko kaj pasigis tie malgraŭ la iom malvarma aero proksimume duonhoron. Kiam li poste hejmen venis, la furiozanta sinjoro Groner jam estis forkondukita de policistoj kaj en la domo regis denove relativa silento.

Strange estis ke familio Weber tute nenion eksciis pri la okazintaĵo ĉe Groner. Cetere io tia ne estis maloftaĵo en la domo, nek ĉe Groner nek en alia familio. La homoj estis kutimaj al certa disputa kriado kaj tumulto. Tiel okazis ke ankaŭ Karlo ne sciiĝis vespere pri tio kio estis trafinta lian amatinon. Alie li certe ne estus tiel bone dorminta dum la sekvinta nokto kaj li eble ne estus ĝuinta tiom dolĉajn sonĝojn ĝis la mal-