Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

heligis ilian edzecan feliĉon kaj malbone efikis al la sanstato de la juna ftizeta virino.

Antono estis dudekokjara. Jam du jarojn li estis senlabora. Laŭ profesio metallaboristo li trovis nur malofte nelongedaŭrajn okupojn kaj pasigadis plej multe da tempo en kontraŭvola senageco. Li estis malklera, krudnatura viro, ŝatis alkoholon kaj kartludon, postulis de ĉio la plej bonan parton kaj estis iafoje vera tirano de la familio, kiun nur la severa, obstina patro sukcesis bridi iom.

Tute alia estis la karaktero de lia frato Karlo. Ĉi tiu estis ĉirkaŭ dudekjara, mezgranda, belstatura viro. Li multe similis al sia fratino Erna. Li estis molkora, cedema kaj ege revema. Lia vizaĝo ankaŭ ovalforma havis certajn virinajn trajtojn, lia hararo estis malhele blonda kaj liaj bluaj okuloj rigardis kvazaŭ kun konstanta miro kaj kun bonkora gajeco. Li povis sidadi mondforgese ĉe libroj — precipe ĉe poeziaĵoj — dum ĉio ĉirkaŭ li bruis kaj kuris nervoze. Ofte li mem verkis versaĵojn kaj historietojn kiuj ĉefe temis pri amo kaj sufero. Longan tempon li verkadis nur por si mem kaj gardis ĵaluze siajn donacojn de la Muzo kontraŭ fremdaj okuloj.

Sed lastatempe li estis trovinta homon al kiu li komunikis ĉiujn siajn sekretojn kaj ĉe kiu li trovis admiran aŭskulton, kiam li — ie for de la homa bruado — deklamis siajn poemojn aŭ laŭtlegis kun emocio siajn rakontojn pri amo perdita aŭ pri la suferoj de orfeto malriĉa. Tiu homo estis la malfeliĉa Marta Groner de la unua etaĝo nro. 16. Kiel li, nekuraĝa knabo, estis konatiĝinta kaj proksimiĝinta al tiu bela knabino, pri tio Karlo mem ofte miris. Sed jam de longe ili estis ekŝatintaj kaj salutintaj unu la alian kaj