Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝi forprenis novnaskitan knabeton la alian fojon ĝi ĉesigis la gravedecon de Anna pere de helpema akuŝistino. Bedaŭrinde tiu valora helpo per verŝajne ne taŭgaj instrumentoj kaŭzis daŭran domaĝon al la saneco de la fraŭlino. Seniluzuĝoj kaj oftaj suferoj amarigis ŝian humoron; ŝi estis koleriĝema kaj tre ekscitebla. Iam ŝi estis beleta, vivgaja knabino, sed nun ŝi similis al velkanta floro. En momentoj de gajeco ŝi ankoraŭ divenigis iaman ĉarmon.

Ŝia je ses jaroj pli juna fratino Erna estis malgranda, delikata estaĵo nek bela, nek malbela. Ŝia ovala, pala vizaĝo kun la malakra nazeto kaj la malhelkoloraj, revesprimaj okuloj spegulis kormildecon kaj cedemon. Ŝiaj brunaj haroj falis glate ĝis la nuko kaj kompletigis la impreson pri simpla, senpretenda naturo. Ŝi estis la bonfara, repaciga anĝelo de la familio. Tutkore ŝi amis siajn edzon kaj fileton. Kiam ŝi antaŭ du jaroj devis konfesi al la gepatroj sian gravedecon, ŝi ricevis de la patrino senfinajn riproĉajn moralpredikojn kaj de la patro du brutalajn vangofrapojn. Poste oni geedzigis ŝin kun ŝia amato kaj permesis al ili loĝi provizore en la gepatra loĝejo. Feliĉe ŝia edzo estis fervojisto, do ŝtata oficisto. Tio iagrade garantiis al li daŭran okupon kaj al la juna familio certajn enspezojn, kio ja multe valoras en tempo de ĝenerala senlaboreco. Henriko estis trankvila, zorgema viro, kiu nek fumis tabakon nek trinkis alkoholaĵojn.

Do, Erna kaj Henriko estus tute feliĉa paro, kiu kontente vivus en reciproka amo kaj en komuna zorgado por sia knabeto. Henriĉjo, se ili posedus propran loĝejon kaj se ERna havus pli fortan, sanan pulmon. La kunvivo kun kvin plenkreskaj homoj en malgranda loĝejo konsistanta el kuirejo kaj ĉambro multe mal-