Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en ŝiaj manoj. Pro tio ĉiuj loĝantoj respektis kaj timetis ŝin. Ĉiujn laborojn ŝi translasis al siaj infanoj, dum ŝi mem nur ludis la rolon de estrino. Ŝi malamegis babilemon kaj klaĉemon ĉe aliaj.

Kiam Karlo estis dirinta sian peton, ŝi balancis malrapide sian kapon globosimilan kun la grasa, ruĝa vizaĝo, en kiu sidis nazego, kiu same distinge povus troni en ĉia vira fizionomio. La kapobalanco estis aproba kaj konsenta, ĉar ŝi post ĝisfunda ekspiro diris:

— Nu, nu, kial ne? Tio ja espereble ne malutilos al la akvokondukilo, se vi alfiksos metalfadenon. Kaj la domo ankaŭ ne pliruiniĝos se vi la draton kondukos tra la koridoron. Nur zorgu ke ĝi neniun ĝenu! Vi scias kiaj kriemaj kanajloj loĝas en ĉi tiu kabanaĉo.

Karlo jam volis forkuri kontente, sed tiel simple la maljunulino ne kutimis lasi viktimon kiu foje falis en ŝiajn manojn.

— Nu, nu, juna sinjoro, nur ne kuru tiel! Vi ja havas tempon, bedaŭrinde vi havas multe da tempo, ĉu ne? Jes, jes, estas plorinde hodiaŭ, ke junaj laboremaj homoj kontraŭvole havas tiom da tempo libera! Tial ankaŭ okazas tiom da petolaĵoj kaj malbonaĵoj! Estas ja naŭze se oni nuntempe enrigardas gazeton. Nu, kiel fartas la kompatindaj virinoj Groner? Ĉu ili jam trankviliĝis iom en sia doloro? — Ŝi profunde ekspiris. Sed kiam Karlo volis ion respondi, ŝi rapide daŭrigis: Ili nur ne tro funebru! Verdire ili ne perdis tro multe, ili nun havas pli trankvilan vivon. La maljuna Groner — Dio faru lin beata! — ja nur turmentis ilin. Estas vere belo ke vi iom zorgas pri la forlasitaj virinoj; certe ja ankaŭ la koro kunparolas en la afero. Cetere la knabino estas bela kaj bonkonduta. Tion devas konfesi eĉ la envio. — Ĉe tiuj vortoj la babileganta