Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

barelo faris multespriman, ŝerctendencan okulsignon. — Se, oni nur pli facile trovus laboron hodiaŭ, vi ja estas ankoraŭ senlabora. Ĉu ne? Jen mi havas dekduon da infanoj, sep geedziĝintaj kaj kvin fraŭlaj, kiuj loĝas ĉe mi: Kvar viroj el ili estas senlaboraj kaj de tri filinoj la edzoj jam delonge nenion perlaboras.

— Dekdu infanoj! — Diris Karlo mirante, ĉefe nur por diri ion.

— Jes, dekdu infanoj! — La virino babiladis plu. — Ho, mi povus havi deknaŭ, se ne sep el ili estus mortintaj. Kiom mi funebris kaj ploris ĉiufoje kiam unu mortis, precipe pro la lasta knabo, kiu deksepjara mortis sekve de vundo ricevita ĉe pilkludo. Mi konsilas al vi, ne pilkludu! Jes, sed hodiaŭ mi ofte pensas: Ĉu ne estas bone ke ili mortis? Dio scias, kion ili ankoraŭ devus suferi, se ili vivus. Nu, nu! Do faru trankvile la kontakton ĉe la akvokrano por ke vi bone aŭdu radiomuzikon! Kaj salutu mianome la bonajn virinojn!

— Dankon! — Karlo, kiu jam tutan tempon atendis malpacience la ĉeson de la vortofluo, rapide turniĝis al la pordo. — Ĝis revido!

— Ĝis revido, juna sinjoro!

Dekdu infanoj, deknaŭfoje naski! — Murmuris Karlo enpense dum li suprenkuris la ŝtuparon. — Terure!

Li senkulpigis sin ĉe Marta pro sia longa forresto, sed tiu ridetis.

— Mi komprenas tion. Mi mem spertis ke ne estas facile forkuri tuj de la parolema dommastrino. Nome mi nun devas pagi la monaton luprezon kaj tiel mi jam venis en kontakton kun ŝi.

Ili nun rapide finis sian laboron. Baldaŭ Karlo turnadis la disketojn skalumitajn, per kiuj oni povas