Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

laŭgrade reguligi la funkcion de reostato, kondensatoroj kaj variometro. Kaj subite pleniĝis la ĉambro per muziko de tuta orkestro pure reproduktata per la aparato.

Kiel infanoj ĝojis la du junaj homoj pri la produkto de siaj manoj. Precipe Marta, kiu estis tre muzikema sed ĝis tiam ne ofte havis okazon aŭskulti bonan muzikon, estis ravita. Facile ja estas ĝojigi infanojn de la senhava klaso.

— Sed nun mi postulas rekompencon, — diris Karlo, kiam estis paŭzo en la radia disaŭdigo, — kaj eĉ tuj mi ricevu ĝin!

— Tiun vi havu! — Marta gaje proponis siajn lipojn, sur kiujn Karlo premis ardan kison.

— Nu, vi ja bone amuziĝas! — Aŭdiĝis en la sama momento la voĉo de patrino Groner el la kuirejo. Ŝi estis enirinta nerimarkate, ĉar la geamantoj en sia gajeco ne aŭdis la malfermiĝon de la loĝeja pordo nek tuj ekvidis la venantinon dum ŝi paŝis tra la malhela kuirejo.

— Tio estis ŝuldita rekompenco, panjo, kiun Karlo meritis. — Diris Marta ruĝiĝante iomete. — Rigardu kion li faris por ni!

Ŝi volis montri la radiaparaton, sed sammomente rekomenciĝis la disaŭdigo de muziko kaj la aparato mem vokis la atenton de la patrino sur sin.

— Por ke vi havu distron — Karlo klarigis — kiam vi sola devas sidi hejme.

— Vi estas tiom bonaj! Sed ekde nun vi ne plu sidu ĉiam kun mi en la malvasta loĝejo! Ekstere ridas la printempo. Tuj morgaŭ vi devos ekskursi, se estos tiel bela vetero kiel hodiaŭ. Marta nepre bezonas freŝan aeron. Mi volonte mem kunirus, se en miaj kru-