Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

roj ne pikadus reumatismo. Nur pene mi nun sukcesis bejmeniri.

Marta kaj Karlo komence protestis kontraŭ tio ke ili lasu la patrinon sola hejme. Sed fine ili cedis kaj entuziasme ekforĝis planon pri ekskurso en la arbaron.

Sidante ĉe la vespermanĝo en sia familia rondo Karlo estis mense tiom okupita pri la intencita ekskurso, ke li tute ne rimarkis la eksterordinaran seriozon, kiu ŝvebis super la tablorondo. Nur ankaŭ kelkaj minutoj li estis veninta de sia kunesto kun Marta kaj ties patrino.

Subite li rompis la silenton gaje ekkriante:

— Morgaŭ mi faros dimanĉan ekskurson en la arbaron. Bonvolu iu veki min je la kvina horo matene. Certe mi vestos min senbrue kaj ĝenos neniun.

— Pli bone aĉetu la gazeton kaj traserĉu la anoncan rubrikon, ĉu ne ie estos liberaj laborlokoj! — Akratone diris Anna.

Karlo konsternite ekrigardis la familianojn. Nur nun li ekrimarkis la malgajan vizaĝon de la patro, en kies mieno montriĝis profunda doloro kaj granda zorgo. Li ekvidis ankaŭ la plorruĝiĝintajn okulojn de la patrino kaj la nekutiman seriozon en la trajtoj de Antono.

— Kio estas okazinta?

— Nun ankaŭ patro perdis sian postenon. — Antono respondis obtuze.

Silento. Longa, prema silento, dum kiu oni aŭdis nur la regulajn bruetojn, kiujn kaŭzis kuleroj, kaj la suĉajn sonojn, kiuj estiĝis kiam buŝoj englutis la varman supon.