Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Nun la tuta familio estas senlabora. Erna kaj ŝia edzo kun sia fileto certagrade jam ne apartenis al la familio. Ili estis ricevintaj propran loĝejon de la urba loĝejoficejo.

— Jes, infanoj, — fine ekparolis malĝoje la patro, — venas malbonaj tagoj por ni! Preskaŭ kvardekkvin jarojn mi movadis miajn manojn en peza laboro kaj nun mi povas promeni kaj malsatmorti. Maldankema mondo! Neniam mi ploris de kiam mia patrino mortis, tio estis antaŭ kvardek jaroj, sed hodiaŭ mi ne povis regi miajn larmojn ricevante la sciigon pri mia maldungiĝo. Se vin junulojn jam neniu bezonas, mi maljunulo, duone elĉerpita, estos tute superflua en la mondo.

— Ne tro ĉagreniĝu, paĉjo! — Karlo provis konsoli. — Tuj ni ne malsatmortos. Vi ja ankaŭ ricevos monhelpon de la senlaborula asekuro kaj de la sindikato, kies multjara membro vi estas. La tempoj devas fine pliboniĝi! Kaj mi de nun tre klopodos ricevi ian laboron.

— Ha, vi! — Anna diris moke. — Vi estas tro enamiĝinta kaj sidas tro multe super libroj. Kaj se vi trovus laboron, tiam vi certe ne pensus pri ni, sed pri edzinigo de via karulino.

Karlo ruĝiĝis. Anna malkaŝis liajn intencojn sekrete jam delonge dorlotitajn. Tamen li protestis:

— Sed mi certe ne forgesos vin. Ankaŭ se mi edziĝos, mi ĉiam klopodos repagi almenaŭ parton de mia ŝuldo al vi.

— Ridinte! — Anna ekridis. — Kvazaŭ vi ne havus sufiĉe por zorgi por vi mem kaj via familio en la kazo se vi edziĝus!

— Lasu almenaŭ hodiaŭ la stultan disputadon!