Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Mia kapo estas krevonta kaj ne kapabla aŭskulti viajn malsaĝaĵojn.

La voĉo de patrino Weber sonis lace, sed ordone. La vespermanĝo — legomsupo kaj terpomoj kun butero — finiĝis kaj la familio ekstaris. La viroj eniris la ĉambron; la virinoj, patrino kaj Anna, ordigis la kuirejon kaj purigis la vazaron uzitan. Oni ne plu multe parolis. La patro eklegis gazeton, Antono rigardis tra la malfermita fenestro sur la malhelan straton, de kiu suprensonadis gaja kriado de proletinfanoj ankoraŭ tie ludantaj, kaj Karlo preparis ĉion por la morgaŭa ekskurso.

Kiam fine la familio komencis enlitiĝi, la patro diris al Karlo:

— Ekskursu do morgaŭ! Mi mem vekos vin.

Kaj lia voĉo sonis nekutime milde kaj amike.

Belega maja mateno. La fajra disko de l’ suno leviĝis radiante super la orienta horizonto kaj verŝis abundon da lumo kaj agrablan varmon sur la tutan regionon. Sur ĉiuj herbetoj, floroj kaj folioj de vegetaĵoj opale briletis rosaj perletoj. La aero estis plenigita per alaŭda trilado kaj per ĉiuspecaj pepado, ĉirpado kaj zumado. Papilioj flirtis ebriete ie kaj tie, fieraj kokoj ankoraŭ heroldis tie kaj alie kokokrie la venkintan matenon por tro-dormemuloj ne jam vekitaj kaj bravaj kokinoj anoncadis per rapide-balbuta kriado, ke ili jam produktis valorajn ovojn.

Emociite de la ĵus vidita grandioza spektaklo de l’ tagiĝo, de la beleco de l’ naturo en la brila mateno kaj de la feliĉo, kiun sentas du homoj amantaj unu la alian kiam ili ĝuas kaj ĝojas komune, Karlo kaj