Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Marta marŝadis sur vojo suprenkondukanta al verda arbaro. Ankaŭ aliaj homoj unu- kaj plurope jam svarmis ĉie sur ŝoseoj, vojoj kaj vojetoj, tra herbejoj kaj kampoj, sur montetoj kaj en valoj. Kaj ofte laŭtaj voĉoj kaj ridoj supersonis la triladon, pepadon, ĉirpadon, zumadon kaj kokerikadon. Tio ĝene impresis Karlon kaj Martan kaj ŝajnis al ili kvazaŭ profanado de la mateno solena. Tial ili serĉis vojon malpli iratan kaj klopodis konservi distancon inter si kaj aliaj ekskursantoj.

— Mi estas la unuan fojon eksterurbe en ĉi tiu jaro.

Karlo post longa silento ekparolis.

— Ankaŭ mi! — diris Marta. — Ni devas foje kuntreni ankaŭ panjon. Ŝi tiom amas la naturon! Tamen ŝi jam de antaŭ jaroj de vidis arbaron aŭ herbejon. Mia kompatinda patro en siaj lastaj jaroj tute malhavis komprenon por la belo de l’ vivo.

La vojo ekestis iom dekliva kaj la suno radiis pli kaj pli da varmo de ĉielo sennuba. Tial la du gemigrantoj baldaŭ ekŝvitis, precipe Karlo, kiu portis grandan dorssakon. Sed jam de proksime salutis ombroriĉa arbaro.

Ĉe ĝia rando Karlo kaj Marta ekhaltis, turniĝis kaj lasis siajn ĝojradiajn okulojn vagadi trans la vasta pejzaĝo. Iliaj rigardoj saltis de monteto al monteto kaj glitis malrapide de proksime dissemitaj domoj kaj domaroj al foraj konstruaĵoj kaj vilaĝoj pigmee malgrandaj kaj ĝis al la malakraj konturoj de l’ grandurbo. Ili ebriiĝis de la aspekto de l’ vasta verdaĵo, kiu kovris la tutan regionon en plej diversaj nuancoj tratranĉite de vojoj kaj ŝoseoj kiel de blankaj linioj kaj strioj kaj en kiu la domoj kaj vilaĝoj kaŭzis