Saltu al enhavo

Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ankoraŭ pli grandan variecon. Tiel ili staris longe kaj unu premis sin forte al la alia.

— Ĉu ni ne iom ripozu? — diris fine Marta.

— Bone, konsentis Karlo, sed en la ombro de arboj! Kaj iomete manĝi ankaŭ estos agrable. La pura matena aero kaj la irado kaŭzis apetiton.

Ili ne longe ripozis. Migremo ankoraŭ ne kontentigita pelis ilin pluen.

Tia migrado tra arbaro estas io neordinara, ia nedifinebla ebriigaĵo, por du enamiĝintaj geviroj, precipe kiam ili kune faras ĝin la unuan fojon kaj ĉe bela vetero.

La geamantoj aŭskultis la kantojn de birdetoj kaj la flustradon susuran de l’ foliaro, imitis la vokadon de kukolo, ludis penante kapti unu la alian. Karlo, malgraŭ la granda dorssako cetere ne tre peza, kuris tien kaj reen, Marta iam-tiam sin kaŝis malantaŭ densa arbetaĵo, fine ili ĵetis strobilojn unu kontraŭ la alia kaj ŝerce luktante ili foje baraktis sur la grundo en la densa putranta foliaro. Tiel ili ludante kaj petolante atingis la supron de l’ monteto.

Kaj en tiu ludado estis ankoraŭ io alia krom la efiko de simplaj gajeco kaj plezuro. En la subkonscioj de la gejunuloj kunludis vekiĝintaj seksinstinkoj kaj amoro donis al ilia ludado tiklan stimuleton.

Supre ili sekvis vojon laŭlongan de la monta verto. La foliarbaro, en kiu troviĝis multaj koniferoj, cedis al pli malhela arbaro, kiu konsistis preskaŭ nur el koniferoj, ĉefe el pinoj. Post iom da irado la vojo kondukis ilin sur la alia flanko de l’ monto malsupren. Subite Karlo, kiu ĵus iris antaŭ sia amikino, saltis flanken kaj malaperis post densaĵo da arbustoj kaj da junaj pinoj. Sed tuj poste li revenis vokante: